La hundo de Flandrio

(Alidirektita el The Dog of Flanders)

La hundo de Flandrio (originala titolo: The Dog of Flanders) estas porinfana libro verkita en la 19-a jarcento (1872) de la brita-franca verkistino Ouida (1839-1908), kvankam la rakonto baziĝas sur lokoj kaj homoj en Flandrio, la regiono en la nordo de Belgio. Tamen la historio estis dum longa tempo malmulte konata en Belgio kaj tio ŝanĝis ĉefe pro la multaj japanaj kaj filipinaj turistoj, kiuj venis al Antverpeno. Nur pli ol jarcento poste la angla eldono, aperis ankaŭ traduko de la libro en la nederlanda lingvo (en 1985).

Ilustraĵo el la unua eldono de "Dog of Flanders" (Hundo de Flandrio).

Temas pri tragedio rilate al la amikeco inter malriĉa knabo (Nello)[1] kaj lia hundo (Patraŝ)[2]. La libro populariĝis en Usono, Filipinoj sed ĉefe en Japanio. Ĝia rakonto estis adaptita al pluraj filmoj kaj animeoj.

Sinoptiko redakti

La libro rakontas la historion de Nello, orfa knabo, kiu loĝis en kabano en la ĉirkaŭajoj de Antverpeno kun sia malsana avo kaj hundo nomata Patraŝ. Nello gajnis monon vendante lakton en Antverpeno, kaj Patraŝ tiris ĉiutage la laktoĉaron. Malgraŭ la malriĉeco, ili estis la plej bonaj amikoj kaj tre feliĉaj.

 
La Katedralo de Nia Sinjorino en Antverpeno, kie situas la skulptaĵo "Hundo de Flandrio".

Nello estis el si mem arte talentema. Li ne povis aĉeti iujn pentrilojn sed volis iĝi fama pentristo kiel Rubens, kiun li tre admiris. Lia sonĝo estis vidi la pentraĵojn de Rubens en la katedralo iutage. Sed ĉi tiuj pentraĵoj estis kovritaj de pezaj kurtenoj, kaj li ne povis pagi arĝentan moneron por vidi ilin.

Post kiam lia avo mortis semajnon antaŭ Kristnasko, Nello estis erare akuzita pro tio ke li enfajrigintus la katedralon. Elpelita el la malgranda kabano sen mono, li iris al la katedralo dum kristnaska vespero. Patraŝ kuris post li. La pordo estis hazarde malfermita kaj Nello finfine vidis la pentraĵojn de Rubens. La postan matenon la juna knabo kaj lia fidela hundo mortis pro la frosto kaj oni retrovis ilin forte ĉirkaŭbrakante unu la alian antaŭ la pentraĵoj. Malĝoja sed korvarmiga fino.

La Hoboken-Mito redakti

En 1985 dungito de la antverpena turisma agentejo, Jan Corteel, volis reklami la bildstrion "Hundo de Flandrio". Li supozis, ke la vilaĝo de la rakonto estis Hoboken, kvankam tio neniam estas menciita en la rakonto mem. Oni kredas, ke Ouida vizitis Antverpenon dum kvar horoj, kaj parolis pri vilaĝo proksime al kanalo, ne malproksime de ventomuelejo. Ĉi tiu neklara klarigo estis uzata por aserti, ke la historio okazis en Hoboken, sed aliaj homoj kontestas ĉi tion[3].

La rakonto mem donas kompletan abstraktadon en distancoj. Ekzemple Antverpeno situas en la realo multe pli for ol la distanco priskribita en la libro. Tamen, la originalo de la rakonto mem mencias la kanalon (kiu estas en Flandrio konata kiel "De vaart") inter la urboj Mechelen kaj Leuven.

Populareco redakti

 
Hundo de Flandrio

La rakonto havis grandegan sukceson en Japanio, kaj iom malpli en Filipinoj kaj Usono. Ĝi jam estis filmita plurfoje, kvankam la libro neniam vere estis populara en Flandrio mem. Ekde la 1980-aj jaroj, pli multaj provoj estis faritaj en Belgio uzi la koncepton kiel turisman markon. Honore al Nello kaj Patraŝ, Paul Geerts desegnis la bildstrion Een hond van Vlaanderen - Nello en Patrasche - Het dreigende dinges,aperinta en la popularega bildstria serio Cisko kaj Vinjo (nl: Suske en Wiske) kies traduko ankaŭ ekzistas en la japana[4].

Japana furorlibro

La libro fariĝis en Japanio unu el la plej konataj infanrakontoj por multaj generacioj.

Oni ofte citas, ke la japanoj en sia kulturo rigardas heroon (ĉi kaze la heroo estas Nello) el vidpunkto de sincereco kaj oferado. Ĉi tio pli malfermas ilin al la malĝoja fino, en kiu Nello kuraĝe mortas pro la perdo de sia sonĝo. En eŭropaj landoj tio estas konsiderata ŝoka por junaj infanoj, kaj kutime feliĉa fino estas uzata. Por japanoj ankaŭ gravas ne elekti memintereson, sed socie akceptitan solvon. Krome la japanoj ankaŭ amas rakontojn rilate al naturo kaj al amikeco inter homoj kaj bestoj. Masaki Takakura, japana ĵurnalistino raportinte pri la libro en Bota Sot, la ĉefa albanlingva kosova ĵurnalo, rimarkigis ke la rakonto pri la "Hundo de Flandrio" povus helpi homojn kompreni pli pri japana kulturo kaj kiel japanoj pensas. Mi trovis ĝin vere senchava, ĉar japanoj neniam bonege parolis pri si mem"[5]. La libro do temas pri kiel bildoj cirkulas en ĉi tiuj reprezentaj kuntekstoj[6].

En 2007 Didier Volckaert faris dokumentan filmon pri la libro kaj ĝia sukceso en Japanio: "Patrasche, a Dog of Flanders - Made in Japan".

Statuoj

Malgranda statuo de Nello kaj Patraŝ troviĝas (ekde 1985) en Hoboken, antaŭurbo de Antverpeno kaj antaŭ la katedralo en Antverpeno

En 2016, skulptaĵo en blanka marmoro, kiu reprezentas la heroon Nello kaj la hundon Patraŝ dormantaj, estis metita en la Handschoenmarkt antaŭ la Katedralo de Nia Sinjorino en Antverpeno. Rimarkindaj estas la pavimŝtonoj de la strato, kiuj supren deklivas ĉe la alteco de la statuo, kiel litkovrilo kiu kovras la korpojn de Nello kaj Patraŝ. La skulptaĵo estas projekto de la flandra artisto Batist Vermeulen.

 
Stratarto en Antverpeno pri la Hundo de Flandrio, donaco de la ĉina ĉefurbo Pekino[7].

Monero redakti

En 2010, je la 25-a datreveno de la traduko de la libro al la nederlanda kaj kun la celo de ĝia popularigo, estis eldonita en Belgio arĝenta monero kun nominala valoro de 20 eŭroj, eldonita en eldonkvanto de 40 000 ekzempleroj.

Fondumo Patraŝ redakti

En Japanio la Fondumo Patraŝ celas enspezi financojn por la Asocio de Gvidaj Hundoj en Japanio, por financi la aĉeton de hundo kiu povas helpi homojn kun vidaj difektoj[8].

Bestoprotektado redakti

Ouida estis konata kiel amikino de bestoj, kaj sendube ŝi ankaŭ volis, ke ŝia libro estu akuzo pri la senbrida misuzo de hundoj en la Eŭropo de la 19-a jarcento.

La rakonto baziĝas sur vojaĝo, kiun la aŭtorino faris en la tiam ankoraŭ tre juna belga ŝtato, kiu estis en plena industria evoluo. Ĉi tio alfrontis ŝin kun multe da infanlaboro, ofte en teruraj kondiĉoj. Ŝia priskribo de la flandra kamparo montriĝis sufiĉe ĝusta.

Filmoj kaj tv-serioj (elekto) redakti

La rakonto servis por multaj (bildstraj) filmoj.

En Belgio Didier Volckaert kaj An van Dienderen reĝisoris en 2007 dokumentan filmon pri la internacia populareco de la romano: "Patrasche, A Dog of Flanders - Made in Japan". Ĝi esploras ĉiujn disponeblajn filmadaptojn de la rakonto kaj intervjuas plurajn britojn, usonanojn kaj japanojn pri tio, kio allogas ilin al ĉi tiu romano [9][4].

Diversaj usonaj versioj kutime karakteriziĝas per feliĉa fino ekzemple A Dog of Flanders (1960), reĝisorita de James B. Clark kaj A Dog of Flanders (1999), reĝisorita fare de Kevin Brodie.

En Japanio aperis jenaj filmoj:

  • Flanders no Inu ( Japanio, 1975) - japana animeo-serio produktita de Nippon Animation.
  • Flanders no Inu, Boku no Patrasche (Japanio, 1992) japana animeo-serio bazita sur Flanders no Inu, produktita de Tokyo Movie Shinsha.
  • Gekijôban Furandaasu no inu (Japanio, 1997), reĝisorita de Yoshio Kuroda, produktita de Nippon Animation kaj la japana filmproduktisto Shochiku

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Nello, kiu fakte estas kromnomo, ĉar lia vera nomo estas en Flandrio: Nicolaas, Nicolaes, angla / franca: Nicolas)
  2. Estas ankaŭ tradukoj kiel Patrasche aŭ Patrasie.
  3. (nl) "Foute hond, fout district". Gva.be, la 5-an de decembro 2007.
  4. 4,0 4,1 (en) "ARGOS centre for art and media". Argosarts.org
  5. (en) Do you know “A Dog of Flanders”? Arkivigite je 2021-07-09 per la retarkivo Wayback Machine
  6. (nl) Nello en Patrache, Standbeelden.be, la 25-an de septembro 2009, arkivita de la originalo pere de Wayback Maŝino, la 28-an de oktobro 2017.
  7. (jp) Kosuke Hatta Kosuke, Kial la monumento "Hundo de Flandrio" donacita de Toyota anstataŭigis la ŝtonan statuon donacitan de ĉina ĉefurbo?, mainichi.jp, la 20-an de aprilo 2019.
  8. (jp) パ ト ラ ッ シ ュ 基金
  9. (en) Volckaert, Didier & van Dienderen, An,Patrasche, a Dog of Flanders - Made in Japan Arkivigite je 2021-07-09 per la retarkivo Wayback Machine. Belgio. 2007