Tom Jones (romano)

romano

La historio de Tom Jones, forlasitulo (The History of Tom Jones, a Foundling), ofte konata simple kiel Tom Jones, estas romano verkita de Henry Fielding. Kvankam pro sia intrigo kaj sia stilo ĝi malproksimas de la pikareska romano, ĝi montras la influon de tiuj romanoj de la Hispana Ora Jarcento. Oni konsideras ĝin la majstroverko de lia aŭtoro kaj unu de la plej bonkvalitaj romanoj de la anglalingva literaturo. Ĝi estis publikigita en 1749, kaj tuj ricevis grandan popularecon kaj inspiris variajn adaptojn, nome al operoj, filmoj, el kiu unu de 1963 ricevis Oskar-premiojn (reĝisorita de Tony Richardson, verkita de John Osborne, kaj ĉefrolulita de Albert Finney kaj Susannah York), kaj serioj por televido.

The History of Tom Jones, a Foundling
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Henry Fielding
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1749
Eldonejo Andrew Millar
Ĝenro formadromanopikareska romano
Loko de rakonto LondonoAnglio
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano rakontas la vivon de Tom Jones, forlasitulo, el infanaĝo ĝis atingo de justa heredo. Granda parto de la agado disvolviĝas je la epoko de la dua jakobita ribelo (1745).

Sinjoro Allworthy, bona rura kavaliro, trovas beban forlasitulon, kiun li adoptas kaj nomas Tom Jones, kredanta lin filo de servistino Jenny Jones. Siaflanke, la fratino de Allworthy, Bridget, edziniĝas al kapitano Blifil kaj havas filon. Ambaŭ infanoj kreskas kune, sed iĝas nobla Jones, dum kalkulema Blifil. Tom havas filon kun Molly Seagrim, rezulto de volupta amafero, ĉar li estas enamiĝinta de Sophia Western, filino de kavaliro, pro kio diferenca socia kondiĉo malhelpas tiun geedzecon. Fakte, Allworthy kaj Western, planas geedzecon de Blifil kaj Sophia, al kio ŝi malpretas, ĉar ŝi amas Tom. Malfacilaĵoj rezultas en la fakto, ke Allworthy forpelas Tom el hejmo.

Ekde tiam, disvolgiĝas pikareska intrigo. Sophia venas al Londono por eviti la geedzecon kun Blifil. Ankaŭ Tom veturas al Londono, sed sen trafi Sophia. Serĉante ŝin en Londono, li ekkonis Lady Ballaston, kaj fariĝas sia amanto, kvankam plue amas Sophia. Hazarde li vundas edzon de alia damo, kio kondukas Jones al prizono. La diversaj intrigoj komplikas la aferon kiam - post renkontiĝo de ambaŭ enamiĝintoj - oni malkovras, ke Tom ne estas filo de Jenny Jones, sed de Bridget, la fratino de sinjoro Allworthy kaj patrino de la kruela Blifil.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La romano estas komponata de dek ok libroj, el kiuj ĉiuj estas komponitaj de kelkaj ĉapitroj. Tiuj ricevas titolojn kiuj intencas anonci ties enhavon; sed kelkaj estas mallongaj kaj nur indikas la periodon en kiu okazas la agado; aliaj resumas - ofte ironie - la enhavon. Temas pri iel pikareska romano detale konstruita, planita kaj plenumita zorgege. Ĝia ĉefa celo estis prezenti la multoblecon kaj de la mondo kaj de la naturo de homo. Priskribante socion riĉan je kontraŭdiroj, hipokriteco kaj maljusteco, loĝata de malriĉaj kamparanoj kaj ruraj kavaliroj, ĝi portretas la homan animon, kompleksan kaj ege varian. La skribmaniero estas riĉa kaj realisma. La historio mem estas bone prilaborita, kaj la intrigo meritis la laŭdon de Samuel Taylor Coleridge. Ĝi estis ricevita entuziasme de la granda publiko, sed ne tiel de kelkaj verkistoj kiel Samuel Richardson aŭ doktoro Samuel Johnson. La romano Tom Jones ege influis en la angla literaturo de la 19-a jarcento.