John James OSBORNE (Fulham, Londono, 12a de Decembro 1929 – 24a de Decembro 1994) estis angla dramaturgo, scenaristo kaj aktoro, konata pro sia kritikema prozo kaj intensa kritika sinteno al establitaj sociaj kaj politikaj normoj. La sukceso de sia teatraĵo de 1956 nome Look Back in Anger transformis anglan teatron.

John Osborne
Oskar-premiito
Persona informo
John Osborne
Naskonomo John James Osborne
Naskiĝo 12-an de decembro 1929 (1929-12-12)
en Londono
Morto 24-an de decembro 1994 (1994-12-24) (65-jaraĝa)
en Shropshire
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per diabeto vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Edz(in)o Mary Ure • Penelope Gilliatt • Jill Bennett vd
Profesio
Okupo aktorodramaturgoscenaristoverkisto • filmaktoro vd
Laborkampo literaturo • aktorado vd
Aktiva dum 1950– vd
Verkado
Verkoj Look Back in Anger ❦
Inadmissible Evidence vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En produkta vivo de pli ol 40 jaroj, Osborne esploris multajn temojn kaj ĝenrojn, verkante por teatro, kino kaj televido. Lia persona vivo estis ekstravaganca kaj ikonoklasta. Li famis pro la ornama violento de sia lingvo, ne nur pro siaj politikaj ideoj sed ankaŭ kontraǔ sia propra familio, inklude siajn edzinoj kaj filoj.

Osborne estis unu el la unuaj verkistoj kiuj celis la kritikon de Britio en la post-imperia epoko. Dum la pinto de sia kariero (1956–1966), li iĝis konata pro insisto en malbonaj kutimoj kaj malbona gusto, kombinante verecon kun ingenio.

Verkoj redakti

Titolo Tipo Jaro Notoj
The Devil Inside Him Teatro 1950 kun Stella Linden
The Great Bear Teatro 1951 blanka verso, neniam produktita
Personal Enemy Teatro 1955 kun Anthony Creighton
Look Back in Anger Teatro 1956
The Entertainer Teatro 1957
Epitaph for George Dillon Teatro 1958[1] kun Anthony Creighton
The World Of Paul Slickey Teatro 1959 [2]
A Subject of Scandal and Concern TV 1960
Luther Teatro 1961
The Blood of the Bambergs Teatro 1962
Under Plain Cover Teatro 1962
Tom Jones Scenaro 1963
Inadmissible Evidence Teatro 1964
A Patriot for Me Teatro 1965
A Bond Honoured Teatro 1966 Unu-akta adaptaĵo de la teatraĵo de Lope de Vega nome La fianza satisfecha
The Hotel In Amsterdam Teatro 1968
Time Present Teatro 1968
The Charge of the Light Brigade Scenaro[3] 1968
The Parachute TV 1968
The Right Prospectus TV 1970
West of Suez Teatro 1971
A Sense Of Detachment Teatro 1972
The Gift Of Friendship TV 1972
Hedda Gabler Teatro 1972 adaptaĵo de Ibsen
A Place Calling Itself Rome Teatro (1973)' adaptaĵo de Coriolanus, ne produktita
Ms, Or Jill And Jack TV 1974
The End Of Me Old Cigar Teatro 1975
The Picture Of Dorian Gray Teatro 1975' adaptaĵo de Wilde
Almost A Vision TV 1976
Watch It Come Down Teatro 1976
Try A Little Tenderness Teatro (1978)' ne produktita
Very Like A Whale TV 1980
You're Not Watching Me, Mummy TV 1980
A Better Class of Person Libro 1981 membiografio volumo I
A Better Class of Person[4] TV 1985
God Rot Tunbridge Wells! TV 1985
The Father Teatro 1989 adaptaĵo de Strindberg
Almost a Gentleman Libro 1991 membiografio volumo II
Déjàvu Teatro 1992

Filmaro redakti

Titolo Jaro Rolo Notoj
First Love 1970 Maidanov
The Chairman's Wife 1971 Bernard Howe
Get Carter 1971 Cyril Kinnear
Tomorrow Never Comes 1978 Lyne
Flash Gordon 1980 Arboria Pastro

Notoj redakti

  1. Verkita antaǔ LBIA sed ne premierita ĝis prezento en la Royal Court Theatre 2 jarojn poste.
  2. Tiu muzikalo, ludita en la Palace Theatre, estis adaptaĵo de la neniam produktita teatraĵo de Osborne, provizore titolita An Artificial ComedyLove in a Myth, verkita en 1955 dum li estis atendante la surscenigon de Look Back in Anger. Ĝi estis katastrofo kaj kritika kaj komerca.
  3. Eksterliste, pro scenaro kun reĝisoro Tony Richardson.
  4. Tio estis adaptaĵo de TV de la unua volumo de la membiografio de Osborne