The Iron Giant (La fera giganto) estas usona animacia sciencfikcia agfilmo de 1999 kiu uzis teknikojn kaj de tradicia animacio kaj de komputilanimacio, produktita de Warner Bros kaj reĝisorita de Brad Bird en sia reĝisora premiero. Ĝi estas bazita sur la romano de 1968 nome The Iron Man de Ted Hughes (kiu estis publikigita en Usono kiel The Iron Giant) kaj estis scenarigita de Tim McCanlies. La filmo uzas la voĉojn de Eli Marienthal, Christopher McDonald, Jennifer Aniston, Harry Connick, Jr., John Mahoney, kaj Vin Diesel. La agado okazas dum la Malvarma Milito en 1957, kaj temas pri junulo nome Hogarth Hughes kiu malkovras gigantan metalan roboton kiu falis el la spaco. Kun la helpo de beatnik artisto nome Dean McCoppin, ili devas haltigi la Usonan armeon kaj la paranojan federacian agenton nome Kent Mansley el trovo kaj detruo de la Giganto.

The Iron Giant
filmo • tridimensia filmo
Originala titolo The Iron Giant
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 31 jul. 1999, 16 dec. 1999
Ĝenro agfilmo, sciencfikcia filmo, komedia dramo, fantasta filmo, porinfana filmo, filmo bazita sur romano, filma dramo, aventura filmo
Reĝisoro(j) Brad Bird
Produktisto(j) Pete Townshend • Des McAnuff • Allison Abbate • John Walker
Scenaro Tim McCanlies • Karey Kirkpatrick • Brad Bird • Ted Hughes
Loko de rakonto Majno
Muziko de Michael Kamen
Produktinta firmao Warner Bros. 
Warner Bros. Family Entertainment 
Warner Bros. Animation
Honorigoj Genesis Award
IMDb
vdr

La disvolvigo de la fazo de la filmo ekis en 1994 kiel muzikalo kun la partopreno de la membro de The Who nome Pete Townshend, kvankam la projekto enradikiĝis kiam Bird subskribis kiel reĝisoro kaj dungis McCanlies por verki la scenaron en 1996. La filmo estis kreita tradicie, per komputil-generita bildaro uzita por animacii la titolrolulon kaj aliajn efikojn. La superŝutita laboristaro de la filmo kompletigis ĝin en duono de la tempo kaj per la duono de la buĝeto de aliaj animaciaj filmoj. Michael Kamen produktis la muzikon de la filmo, registrita de la Ĉeĥa filharmonio.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Hughes, Ted (3a de Marto, 2005). The Iron Man (Paperback). Faber Children's Books. ISBN 0571226124.
  • Hughes, Ted; Moser, Barry (31a de Aŭgusto, 1995). The Iron Woman (Hardcover). Amazon Remainders Account. ISBN 0803717962.
  • James Preller, The Iron Giant: A Novelization. Scholastic Paperbacks (August 1999). ISBN 0439086345.

Eksteraj ligiloj redakti