The Shining ("La Luminado") estas psikologia horora filmo de 1980 produktorita kaj reĝisorita de Stanley Kubrick kaj kunverkita kun la romanisto Diane Johnson. La filmo estas bazita sur la samnoma romano de Stephen King de 1977 nome "The Shining" kaj en ĝi stelulas Jack Nicholson, Shelley Duvall, Scatman Crothers, kaj Danny Lloyd.

The Shining
Dosiero:Stanley Kubrick The Exhibition - TIFF - Shinning (16215970687).jpg, Stanley Kubrick The Exhibition - TIFF - Shining (16215972417).jpg
filmo
Originala titolo The Shining
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 maj. 1980, 7 nov. 1980, 26 sep. 1980, 16 okt. 1980, 13 dec. 1980, 1980
Ĝenro horora filmo, psikologia horora literaturo, filma dramo, filmo bazita sur romano, mistera filmo, ghost film, supernatural film
Kameraado John Alcott
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) Stanley Kubrick
Scenaro Diane Johnson • Stanley Kubrick • Stephen King
Filmita en Kalifornio • Koloradio • Hertfordshire • Pinewood Studios
Loko de rakonto Koloradio
Muziko de Wendy Carlos
Rolantoj Jack Nicholson • Shelley Duvall • Danny Lloyd • Scatman Crothers • Barry Nelson • Philip Stone • Joe Turkel • Tony Burton • Barry Dennen • Manning Redwood • Anne Jackson • Vivian Kubrick
Produktinta firmao Hawk Films
IMDb
vdr
Timberline Lodge en Oregono estis uzita kiel ekstero de la Overlook Hotel.

Priskribo redakti

La ĉefa rolulo de la filmo estas Jack Torrance (Nicholson), aspiranto al verkisto kaj rekuperanta sin alkoholulo kiu akceptas postenon kiel ekstersezona zorganto de izolata historia Overlook Hotel en la Koloradia Roka Montaro. Vintrumante kun Jack estas lia edzino, Wendy Torrance (Duvall), kaj juna filo, Danny Torrance (Lloyd). Danny estas dotita per "shining" (luminado), psikaj kapabloj kiuj permesas lin rigardi en la horora pasinteco de la nun malplena hotelo. Ankaŭ la hotelkuiristo, Dick Hallorann, havas tiun kapablon kaj povas komuniki kun Danny telepatie. La hotelo jam havis antaŭan vintran zorganton kiu freneziĝis kaj murdis sian familion kaj sin mem. Post vintra ŝtormo lasas la familion Torrances izolita en la neĝo, la mensa stato de Jack deterioriĝas pro la influo de supernaturaj fortoj kiuj loĝas en la hotelo, metante sian edzinon kaj filon en danĝero.

La filmado okazis preskaŭ ekskluzive en la Studioj Elstree, kun scenejoj bazitaj sur realaj lokoj. Kubrick ofte laboris kun malgranda kunlaborantaro, kio permesis al li fari multajn filmerojn, ofte ĝis elĉerpigo de la geaktoroj kaj de la laboristaro. La nova kamerastabiligilo Steadicam estis uzita por filmi kelkajn scenojn, kio havigis al la filmo plinovigan kaj altiran aspekton. Estis multa spekulativo pri la signifo kaj scenoj en la filmo pro malkongruaĵoj, ambigueco, simbolismo, kaj diferencoj disde el la libro.

Historio redakti

La filmo estis elsendita en Usono la 23an de Majo 1980, kaj en Unuiĝinta Reĝlando la 2an de Oktobro 1980, fare de Warner Bros. Estis kelkaj versioj por enkinejaj montroj, ĉiu el kiuj estis pli mallonga ol tiu antaŭa; ĉirkaŭ 27 minutoj estis eltranĉitaj totale. Reagoj al la filmo en la epoko de ties elsendo estis diversaj; Stephen King kritikis la filmon pro sia devojigo el la romano. La opinio de kritikistoj estis pli favora, kaj la filmo estis amplekse konsiderata unu el la plej grandaj hororfilmoj iam faritaj kaj ekzemplo de pop-kulturo. En 2018, la filmo estis elektita por la konservado en la usona National Film Registry de la Library of Congress kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[1] Sekvelo, Doctor Sleep, estis elsendita en 2019.

Kelkaj el la scenoj (fakte bildoj) de la scenoj de la filmo eniris en la popola kulturo, kiel la rompo de neceseja pordo per hakilo, la rajdado de la knabo koridore per triciklo kaj la apero de la ĝemelinoj. Tiu kaj kelkaj aliaj estis poste uzitaj en parodioj, omaĝoj, reklamado de la filmo ktp.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Jack Nicholson kiel Jack Torrance
  • Shelley Duvall kiel Wendy Torrance
  • Danny Lloyd kiel Danny Torrance
  • Scatman Crothers kiel Dick Hallorann
  • Barry Nelson kiel Stuart Ullman
  • Philip Stone kiel Delbert Grady
  • Joe Turkel kiel Lloyd
  • Anne Jackson kiel Doktoro
  • Tony Burton kiel Larry Durkin
  • Lia Beldam kiel Juna virino en banejo
  • Billie Gibson kiel Maljuna virino en banejo
  • Barry Dennen kiel Bill Watson
  • Lisa kaj Louise Burns kiel Ĝemelinoj Grady

Produktado redakti

 
Kelkaj el la internoj de la Hotelo Ahwahnee estis uzitaj kiel modeloj por la scenejoj de la Overlook Hotel de The Shining.

The Shining (La brilego, aŭ La luminado), publikigita en 1980, estis adaptita el la samnoma romano de la furorvenda verkisto de hororaj libroj Stephen King. The Shining ne estis la nura horora filmo el kiu Kubrick estis ligita; li estis malakceptinta la reĝisoradon kaj de The Exorcist (1973) kaj de Exorcist II: The Heretic (1977), spite la fakton, ke iam en 1966 li estis dirinta al amiko ke li delonge deziris "fari la plej terurigan filmon de la mondo, kun serio de epizodoj kiuj estus okazigantaj koŝmarajn timegojn de la publiko".[2] En la filmo stelulas Jack Nicholson kiel verkisto kiu akceptas laborpostenon kiel vintra zorgisto de granda kaj izolita hotelo en la Roka Montaro. Li pasigas la vintron tie kun sia edzino, ludita de Shelley Duvall, kaj ilia knaba filo, kiu montras paranormalajn kapablojn. Dum ilia restado tie, ili frontas kaj la descendon de Jack al la frenezeco kaj ŝajnaj supernaturaj hororoj kiuj kaŝiĝas en la hotelo. Kubrick havigis al siaj aktoroj liberon etendi la scenaron, kaj eĉ improvizi porokaze, kaj kiel rezulto, Nicholson estis responsa pri la frazo 'Here's Johnny!' (Jen Johnny!) kaj sceno en kiu li sidas ĉe la skribmaŝino kaj malkaŝas sian koleron kontraŭ sia edzino.[3] Tiom determinita produkti perfekton estis Kubrick, ke li ofte postulis ĝis 70 aŭ 80 refilmerojn de la sama sceno. Duvall, kiun Kubrick intence izolis kaj kun kiu li diskutis ofte, estis devigita ludi la ikonan kaj lacigan basbalbatilan scenon 127 fojojn. Poste, Duvall prezentis al Kubrick faskojn da haroj kiuj estis forfalintaj pro la ekstrema streso de la filmado.[4] La trinkejsceno kun la fantomeca kelnero estis filmita 36 fojojn, dum la kuireja sceno inter la roluloj de Danny (Danny Lloyd) kaj Halloran (Scatman Crothers) estis filmita 148 fojojn.[5] La aeraj filmaĵoj de la Hotelo Overlook estis filmitaj en Timberline Lodge de la Monto Hood en Oregono, dum la internoj de la hotelo estis filmitaj en la Studioj Elstree en Anglio inter Majo 1978 kaj Aprilo 1979.[6] Oni faris kartonajn modeloj el ĉiuj scenejoj de la filmo, kaj la lumigado estis amasa entrepreno, kiu postulis kvar monatojn de elektra kablinstalado.[7] Kubrick faris etendan uzadon de la ĵus inventita Steadicam, pez-ekvilibra kamerasubtenilo, kiu ebligis mildan man-tenitan kameramovadon en scenoj en kiuj konvencia kamerairado estas nepraktika. Laŭ Garrett Brown, nome la inventisto de la Steadicam, ĝi estis la unua filmo kiu uzis ties plenan potencialon.[8]

Kvin tagojn post la ekpublikigo en la 23a de Majo 1980, Kubrick ordonis la forviŝon de fina sceno, en kiu la hoteladministristo Ullman (Barry Nelson) vizitas Wendy (Shelley Duvall) en hospitalo, kredante, ke ĝi estas nenecesa post atesti la eksciton de la publiko en kinejoj je la klimakso de la filmo.[9] The Shining atingis fortajn sukcesojn en biletvendado, enspezante 1 milionon da usonaj dolaroj en la unua semajnfino kaj enspezante 30.9 milionojn da usonaj dolaroj nur en Usono fine de la jaro.[6] La dekomenca kritikista reago estis diversa, kaj King mem malakceptis la filmon kaj malplaĉis je Kubrick.[10] Janet Maslin de The New York Times laŭdis la "harstarigan manieron" per kiu Kubrick konvertis "enorman konstruaĵon en io fermita kaj klaŭstrofoba", kiu "sendube estos unu el la plej timigaj sorĉaj domoj de la ekrano".[11] The Shining estas nune konsiderata kiel hororfilma klasikaĵo,[12] kaj la usona American Film Institute rangigis ĝin kiel la 27a plej granda trilera filmo el ĉiuj tempoj.[13]

Referencoj redakti

  1. . 'Jurassic Park,' 'Shining' added to National Film Registry (12a de Decembro, 2018). Arkivita el la originalo je 12a de Decembro, 2018. Alirita 12a de Decembro, 2018.
  2. Baxter 1997, p. 302.
  3. LoBrutto 1999, pp. 433–45.
  4. Looper Staff Roles that Drove Actors Over the Edge, Shelly Duvall: The Shining. Looper.com. Arkivita el la originalo je 31a de Oktobro, 2015. Alirita 3a de Novembro, 2015.
  5. LoBrutto 1999, pp. 430–1.
  6. 6,0 6,1 Duncan 2003, p. 166.
  7. LoBrutto 1999, p. 418.
  8. Webster 2010, p. 221.
  9. LoBrutto 1999, p. 451.
  10. Gilmour 2008, p. 67.
  11. Maslin, Janet (23a de Majo, 1980) The Shining (1980). The New York Times. Arkivita el la originalo je 27a de Septembro, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  12. A Stanley Kubrick retrospective. The Telegraph. Arkivita el la originalo je 7a de Marto, 2014. Alirita 11a de Aŭgusto, 2014.
  13. AFI's 100 Years ... 100 Thrills. American Film Institute. Arkivita el la originalo je 11a de Junio, 2016. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.

Literaturo redakti