The Time Traveler's Wife (filmo)

The Time Traveler's Wife (esperante La edzino de la tempovojaĝanto) estas usona romantika sciencfikcia drama filmo de 2009, bazita sur la samnoma romano de Audrey Niffenegger. Ĝi estis reĝisorita de Robert Schwentke kaj ĉefrolas Eric Bana, Rachel McAdams kaj Ron Livingston. La rakonto sekvas Henry DeTamble (Bana), bibliotekisto kun paranormala genetika malsano, kiu igas lin hazarde tempovojaĝi kiam li provas konstrui romantikan rilaton kun Clare Abshire (McAdams), kiu iĝos sia edzino.[1]

The Time Traveler's Wife
filmo
Originala titolo The Time Traveler's Wife
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 14 aŭg. 2009, 17 sep. 2009, 29 okt. 2009
Ĝenro amafera filmo, sciencfikcia filmo, filmo bazita sur romano, filma dramo, fantasta filmo, melodrama
Kameraado Florian Ballhaus
Reĝisoro(j) Robert Schwentke
Produktisto(j) Brad Pitt
Scenaro Bruce Joel Rubin
Filmita en Hamiltono • Toronto • Ĉikago
Loko de rakonto Ĉikago
Muziko de Mychael Danna
Rolantoj Eric Bana • Rachel McAdams • Ron Livingston • Jane McLean • Stephen Tobolowsky • Arliss Howard • Brooklynn Proulx • Alex Ferris • Maggie Castle • Michelle Nolden • Philip Craig • Hailey McCann • Fiona Reid
Produktinta firmao Plan B Entertainment 
New Line Cinema
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la fruaj 1970-aj jaroj, Henry DeTamble (Eric Bana) estas en trafikakcidento, kiu mortigas lian patrinon sed kiun li postvivas pro tempovojaĝo. Momentojn poste, Henry estas helpita de pli maljuna versio de li mem, kiu ankaŭ vojaĝis reen. Nekapabla kontroli la daton aŭ cellokojn de sia vojaĝado, Henry trovas sin tirita al signifaj homoj, lokoj kaj okazaĵoj en sia vivo sed estas malkapabla ŝanĝi okazaĵojn.

En 1991 Henry renkontas Clare Abshire (Rachel McAdams) en la biblioteko kie li laboras. Ŝi ĝojas vidi lin kvankam li renkontas ŝin por la unua fojo. Clare klarigas ke ŝi renkontis la estontan Henry kiam ŝi estis infano kaj ke li informis ŝin tiam ke ili renkontiĝos en la estonteco, kio okazas nun. Ekde infanaĝo, Henry estis la plej bona amiko de Clare kaj vizitadis ŝin. Kiel infano Clare enamiĝas al Henry kaj ŝi estas agitita post scio ke li estas edziĝinta. Kiam Clare fariĝas 18, du jarojn antaŭ ilia renkontiĝo en la biblioteko, la pli maljuna Henry kisas ŝin, komprenigante ŝin ke li estas ŝia edzo en la estonteco. Ili komencas amrilaton, kiu estas difinita per la malsano de Henry.

Lia sporada tempovojaĝado pli komplikiĝas pro tio, ke li alvenas al siaj cellokoj tute nuda. De frua aĝo, li lernis kiel malfermi serurojn kaj ŝteli vestaĵojn por elteni siajn vojaĝojn. Inter liaj fuĝoj estas multaj vizitoj al juna Clare. De la aktuala taglibro de Clare, li ricevas liston de datoj kiam li vizitis ŝin kaj donas tiujn al juna Clare tiel ke ŝi povas atendi lin kun vestaĵoj. Henry kaj Clare fine edziĝas, kvankam Henry forvojaĝis antaŭ la ceremonio kaj videble pli maljuna versio de li mem alvenas ĝustatempe por interveni, iomete konfuzante la gastojn.

La malaperoj de Henry influas lian rilaton kun Clare. Por kompensi ĉi tion, Henry aĉetas loterian bileton kun gajnintaj numeroj, sed ilia rilato ankoraŭ havas problemojn. Henry kaj Clare vidas mezaĝan pafvunditan Henry, kio lasas ilin maltrankvilaj pri kiom longe Henry vivos. Lia problemo ankaŭ malebligas al li havi infanon kun Clare, ĉar la genoj de Henry kaŭzas al siaj nenaskitaj fetoj vojaĝi en la tempo. Ili serĉas faman kuracistan, sed post multaj similaj abortoj, Henry havas sekretan vazektomion. Tamen baldaŭ post tio, Clare gravediĝas unu lastan fojon - post vizito de pli juna versio de Henry - kaj sukcesas naski bebon. Antaŭ ol la infano naskiĝas, Henry vojaĝas antaŭen en la tempo kaj feliĉe renkontas ilian filinon, Alba. Ŝi rakontas al li ke ŝi ankaŭ estas tempovojaĝanto, sed havas kreskantan kontrolon de kiam kaj kie ŝi vojaĝas. Alba rakontas al Henry ke li mortos kiam ŝi estis kvin jaraĝa, fakto kiun Henry poste kaŝas de Clare.

Dum feria festo kun familio kaj amikoj, Clare estas malkontenta post malkovri la baldaŭan morton de Henry. Momentojn poste, Henry tempovojaĝas kaj estas hazarde pafita de la patro de Clare, kiu ĉasas alkon. Henry revenas ĝustatempe por morti en la brakoj de Clare. Kelkajn jarojn poste, pli juna Henry vizitas Alba kaj Clare, donante al Clare esperon ke li vizitos denove, kvankam li petas al ŝi ne pasigi ŝian vivon atendante lin, esperante ke tiu renkonto donos bonordan finon por Clare kaj Alba.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Eric Bana kiel Henry DeTamble
  • Rachel McAdams kiel Clare DeTamble
  • Ron Livingston kiel Gómez amiko de Claire y Henry
  • Jane McLean kiel Charisse plej bona amikino de Claire
  • Stephen Tobolowsky kiel kuracisto David Kendrick
  • Arliss Howard kiel Richard DeTamble
  • Brooklynn Proulx kiel juna Clare Abshire
  • Alex Ferris kiel juna Henry
  • Hailey McCann (9-10) kaj Tatum McCann (4-5) kiel Alba DeTamble
  • Michelle Nolden kiel Annette DeTamble
  • Maggie Castle kiel Alicia Abshire
  • Fiona Reid kiel Lucille Abshire
  • Philip J. Craig kiel Philip Abshire
  • Brian Bisson kiel Mark Abshire

Referencoj redakti

  1. Gleiberman, Owen. Movie Review: The Time Traveler's Wife (angle). Arkivita el la originalo je 2014-11-10. Alirita 2021-07-03.

Eksteraj ligiloj redakti

}}