Thomas DUNFORD, nakiĝis en 1988 en Parizo, estas franca klasika liutisto kaj teorbisto.

Thomas Dunford
Thomas Dunford koncertanta en Thiré, Francio, aŭgusto 2020
Thomas Dunford koncertanta en Thiré, Francio, aŭgusto 2020
Bazaj informoj
Naskiĝo 1988
en Parizo
Ĝenroj Baroka muziko
Instrumentoj Liuto, Teorbo
Aktivaj jaroj 2003-nuntempo
Retejo https://www.thomas-dunford.com/
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Konservatorio de ParizoSchola Cantorum Basiliensis
Familio
Patro Jonathan Dunford
Okupo
Okupo liutisto • theorbist • muzikisto
vdr

Biografio redakti

Thomas Dunford estas la filo de la gambovjolistoj Sylvia Abramowicz kaj Jonathan Dunford[1][2].
Li ekkarieris en 2003, liutante por la Dekdua nokto de Shakespeare por la Franca Komedio[1][3].
Li komencis studi muzikon en 2006 en la Supera Nacia Konservatorio pri Danco kaj Muziko de Parizo kaj diplomiĝis en 2009.
Lia unua albumo, Lachrimae, surbendigita en 2012 por la eldonejo Alpha, venkis la premion "Caecilia" en 2013 kaj la dua, Labirinto d'Amore, la premion "Choc" de la revuo Classica.
Li muzikadas soloe, kun aliaj gravaj muzikistoj, kun multaj ensembleoj (kies "Les Arts Florissants", la "Centre de musique baroque de Versailles", "Le Concert Spirituel" kaj "Le Concert d'Astrée").Li ankaŭ fondis la barokan grupon Jupiter, en 2018: "Per "Jupiter", mi deziris krei komunon de senparaj muzikistoj de la juna generacio (...) la libereco, kiun ĉiu atingis laŭ siaj projektoj, kaj la elekto de komunaj esploro kaj kompreno de la muziko ebligos redoni pasie, fervore kaj kortuŝe la malsamajn muzikatajn repertuarojn. La maljuna muziko trapasis grandan tempon de remalkovro dank'al pioniroj kiel William Christie, Philippe Herreweghe, Jordi Savall, kun kiuj mi bonŝancis labori. Ni, generacio kreskinta kun ĉi-tiu muziko, nun respondecas daŭre vivigi ĝin dum modernigi ĝin, kaj pruvante kiom atingebla kaj kortuŝa ĝi estas"[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (anglolingve) Thomas Dunford: biografio arkivo ĉe www.bach-cantatas.com, konsultita la 3-an de marto 2020
  2. (franclingve)Thomas Dunford en la familio de la baroka koncerto arkivo ĉe Le Figaro, 30-a de marto 2019, konsultita la 3-an de marto 2020
  3. (anglolingve) Thomas Dunford: liuto arkivo, ĉe Hypérion, konsultita la 1-an de februaro 2020
  4. (franclingve) Sinprezento en la retejo de Jupiter

Eksteraj ligiloj redakti