Thomas Nelson Jr.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Thomas Nelson J.. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nelson.

Thomas NELSON (Jr. ; naskiĝis la 26-an de decembro 1738 en Yorktown, mortis la 4-an de januaro 1789 en Hanover County) estis usona guberniestro kaj militisto Li reprezentis Virginion al la Kontinenta Kongreso kaj estis guberniestro de tiu ŝtato en 1781. Li estas unu el la Patroj-fondintoj de Usono, ĉar li subskribis la Usonan Deklaron de Sendependeco.

Thomas Nelson Jr.
Guberniestro de Virginio
Thomas Nelson (1700s).jpg
Persona informo
Thomas Nelson, Jr.
Naskiĝo 26-an de decembro 1738 (1738-12-26)
en Yorktown
Morto 4-an de januaro 1789 (1789-01-04) (50-jara)
en Kantono Hanovro
Mortis pro astmo [#]
Ŝtataneco UsonoReĝlando de Granda Britio [#]
Alma mater Trinity CollegeChrist's College [#]
Subskribo Thomas Nelson Jr.
Familio
Patro William Nelson [#]
Patrino Elizabeth Burwell [#]
Edz(in)o Lucy Grymes [#]
Infanoj Hugh Nelson • Francis Nelson • Mary Nelson • Susanna Nelson • Judith Nelson [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis la filo de William Nelson, guberniestro de la kolonio de Virginio kaj nepo de Thomas Nelson, elmigranto el Skotlando.

Li estis elektita en la Domo de la Burĝoj en 1761 kaj en la gubernia kongreso de Virginio en 1775, kie li kreis la milicon de Virginio.

Li partoprenis al la sieĝo de Yorktown en 1781, kie li iĝis fama por esti ordoninta pafi sur sian propran domon, kie la brita generalo Charles Cornwallis establis sian stabejon.

Lia filo, Hugh Nelson[1] (1768 - 1836) estis ano de la Usona Domo de Reprezentantoj.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Biografio el « Biografia katalogo de la usona Kongreso » (angle)

Eksteraj ligilojRedakti