Thomas NUTTALL (5an de januaro 1786 - 10an de septembro 1859) estis angla botanikisto kaj zoologo, kiu loĝis kaj laboris en Nordameriko el 1808 ĝis 1841.[1]

Thomas Nuttall
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1786 (1786-01-05)
en Settle
Morto 10-an de septembro 1859 (1859-09-10) (73-jaraĝa)
en Lankaŝiro
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Subskribo Thomas Nuttall
Profesio
Okupo botanikisto • filikisto • zoologo • ornitologo • verkisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nuttall naskiĝis en la vilaĝo de Long Preston, ĉe Settle en la Okcidenta Distrikto de Yorkshire kaj estis kelkajn jarojn lernolaboristo ĉe presisto en Anglio. Post sia translokiĝo al Usono li renkontis profesoron Benjamin Smith Barton en Filadelfio. Barton enkuraĝigis lian fortan intereson pri natura historio. En Usono li veturis tra la regionoj de la Grandaj Lagoj kaj Misurio, kolektis specimenojn kaj kunlaboris kun aliaj fakuloj. Li devis reveni en Anglion pro la Sendependiga Usona Milito.

En 1815 li revenis en Usono kaj tie restis dum sia vivo. Li publikigis multajn verkojn pri specioj de Usono. El kiuj multaj nun portas lian nomon, kiel ekzemple la Nutala buntpego Picoides nuttallii danke al lia amiko William Gambel, kaj la Flavbeka pigo Pica nuttalli kaj la Falenoptilo Phalaenoptilus nuttallii danke al John James Audubon.[2]

Notoj redakti

  1. Graustein, Jeannette E. 1967. Thomas Nuttall, Naturalist: Explorations in America, 1808-1841. Harvard Univ. Press, Cambridge, MA
  2. Richard and Barbara Mearns - Audubon to Xantus ISBN 0-12-487423-1