Charles Thurstan Shaw

(Alidirektita el Thurstan Shaw)

Charles Thurstan SHAW, OBI (27a de Junio 1914 – 8a de Marto 2013)[1] estis angla arkeologo, nome la unua trejnita fakulo kiu laboris en tio kio estis tiam la Brita Okcidenta Afriko. Li specialiĝis en la antikvaj kulturoj de la teritorioj de nuntempaj Ganao kaj Niĝerio. Li helpis establi sciencajn instituciojn, kiel la Ganaa Nacia Muzeo kaj la arkeologia departemento ĉe la Universitato de Ganao. Li eklaboris kun la Universitato de Ibadano en 1960, kie li poste fondis kaj disvolvigis ties arkeologian departementon. Li estris tion dum pli ol dek jaroj antaŭ sia retiriĝo en 1974.

Charles Thurstan Shaw
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1914 (1914-06-27)
en Plymouth
Morto 8-an de marto 2013 (2013-03-08) (98-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Sidney Sussex • Blundell's School
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo
vdr

La arkeologisj elfosaĵoj fare de Shaw en Igbo-Ukwu, Niĝerio, pruvis la ekziston de indiĝena kulturo en la 9-a jarcento kiu kreis prilaboritajn verkojn en bronza metalurgio, sendepende de araba aŭ eŭropa influo kaj en jarcentoj antaŭ tiuj de aliaj lokoj kiuj estis pli bone konataj en la epoko de la malkovro, kaj tiel metante Afrikon en la Bronzepoko. La Ordeno de la Brita Imperio estis al li atribuita en 1972 pro lia kontribuaro.[2] En 1989, li estis ankaŭ farita triba ĉefo en Niĝerio.

Aldone, Shaw laboris por etendi komunikaĵoj pri Afrika arkeologio; en 1964, li fondis la gazeton West African Archaeological Newsletter, kiun li eldonis ĝis 1970; el 1971-1975, li eldonis West African Journal of Archaeology.

Verkoj redakti

  • The Archaeology of Africa: Food, Metals and Towns (1995)
  • Unearthing Igbo-Ukwū: Archaeological Discoveries in Eastern Nigeria (1977)
  • Discovering Nigeria's Past (1975)
  • Igbo-Ukwu : An Account of Archaeological Discoveries in Eastern Nigeria (1970/1977 paperback edition)
  • The Study of Africa's Past (1946)
  • Shaw, Thurstan. (1961) Excavations at Dawu. Report on an Excavation in a Mound at Dawu, Akuapim, Ghana. Thomas Nelson & Sons.
  • Shaw, Thurstan. (1978) Nigeria : its archaeology and early history. Londono: Thames and Hudson. ISBN 0500020868.

Referencoj redakti

  1. "Professor Thurstan Shaw", The Telegraph (UR), 9a de Marto 2013, alirita la 26an de Julio 2018.
  2. "Supplement" (PDF). London Gazette. 1a de Januaro 1972. Alirita la 26an de Julio 2018.