Tibor Burger
Tibor Burger, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Burger Tibor estis hungara hematologo, internisto, altlerneja instruisto.
Tibor Burger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1925 en Mohács |
Morto | 4-an de junio 1991 (66-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Pécs ![]() |
Okupo | |
Okupo | hematologo ![]() |
Tibor Burger[1][2] naskiĝis la 4-an de januaro 1925 en Mohács, li mortis la 4-an de junio 1991 en Pécs.
Biografio
redaktiTibor Burger laboris en presejo en sia naskiĝurbo, dum li maturiĝis en 1946, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Pécs en 1952. Post la diplomo li praktikadis en la universitata kliniko 4 jarojn, dum li kompletigis sian diplomon pri internaj malsanoj en 1956 kaj pri laboratoriaj scioj en 1958. Li estis asistanto (1956–1963), lektoro (1963–1969), docento (1969–1979), profesoro (1979–1991), ankaŭ laboratoriestro ekde 1960. Intertempe li kandidatiĝis en 1968, li doktoriĝis en 1979 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, interrompe li esploris en kliniko en Vieno (1963), en laboratorio de Manĉestro (1966), en hospitalo en Londono (1975). Li edziĝis en 1952, lia edzino naskis unufoje. Li ricevis 2 memormedalojn en 1965 kaj postmortan en 1992.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A Sellyei járás termelőszövetkezeti dolgozóin végzett szakorvosi szűrővizsgálatok eredménye. (kunaŭtoro, 1961)
- A vérlemezkeélettartam-meghatározás klinikai jelentősége. (disertaĵo, 1966)
- Changes in Erythropoiesis During the Course of Polycythaemia vera. (kunaŭtoro, 1976)
- Vérlemezkék és erythronok kinetikája haematológiai és májbetegségekben. (disertaĵo, 1977)
- Rheumatoid arthritishez társuló szekunder amyloidosis. (kunaŭtoro, 1986)
- T-lymphocyte Subgroups and the Activity of Group of Human Natural Killer Cells in Low-Grade and High-Grade Malignant Cases of Non-Hodgkin Lymphoma. (kunaŭtoro, 1990)