Tibor Erdős
Tibor ERDŐS [erdOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdős Tibor estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (1993).
Tibor Erdős | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1928 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de septembro 2022 (94-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Corvinus de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Tibor Erdős [1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1928 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de septembro 2022.
Biografio redakti
Tibor Erdős frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1948-1952, poste li ekinstruis samloke en la universitato. En 1972 li doktoriĝis. En 1975 li ekhavis postenon en ekonomia filio de MTA, kie li ĉefe okupiĝis pri inflacio. En 1998 li emeritiĝis, sed li estis konsiliano de Hungara Nacia Banko inter 1992-2000. Li ricevis diversajn premiojn inter 1978-2010.
Verkaro (elekto) redakti
- Gazdasági növekedés a fejlett tőkésországokban (Ekonomia evoluo en la kapitalismo) (1972)
- Growth Rate and Growth Path (1989)
- Infláció (1998)
- Növekedési potenciál és gazdaságpolitika (2006)