Tibor Farkas (arkitekto pri internaj spacoj)
Tibor Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Tibor estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, arkitekto.
Tibor Farkas | |
---|---|
Tibor Farkas | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1953 (70-jaraĝa) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Tibor Farkas[1] naskiĝis la 3-an de novembro 1953 en Szolnok.
Biografio redakti
Tibor Farkas maturiĝis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 1972, poste li akiris diplomon en Arta Altlernejo Moholy-Nagy en 1980. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Szrogh, György Jánossy (arkitekto), Margit Potyondi kaj Zsófia Csomay. Post la diplomo li okupiĝis ankaŭ pri fasonadoj pri mebloj kaj firmaoj, renovigaj laboroj de konstruaĵoj. Li ricevis premiojn en 1984 kaj 2001.
Elektitaj planitaj internaj spacoj redakti
- urbodomo kaj kulturdomo de Nagykőrös
- vendejego en Kecskemét
- hotelo de Kiskunhalas
Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1980, 1983)
- Hungara Muzeo pri Metia Arto (2003)
- Palaco Vigadó (2018)