György Jánossy (arkitekto)
György Jánossy [djordj jAnoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jánossy György estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia frato estis István Jánosy.
György Jánossy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1923 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de septembro 1998 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 27-9-50 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Fasori Gimnázium (en) ![]() Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1946) ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | István Jánosy ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto ![]() |
György Jánossy[1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1923 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de septembro 1998 en Budapeŝto.

Biografio
redaktiGyörgy Jánossy maturiĝis en luterana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1941, poste li studis en Reĝa Teknikuniversitato József. Pro la 2-a mondmilito en 1944 li estis sendita al Nazia Germanio, pli poste al okupita Danlando. Li vivtenis sin el pentrado, iom poste li estis ankaŭ en Svedio, fine li laboris en Danio en arkitektura oficejo. Li hejmenvenis en 1947 kaj akiris arkitekturan diplomon en la universitato. En la sekvanta jaro li eklaboris en arkitektura instituto. En la jaroj 1953 kaj 1954 li studis en majstra arkitektura lernejo, poste li projektis plu. Intertempe ekde 1962 li instruis en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1985. Li ricevis premiojn inter 1965-1997.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- kulturdomo en Hódmezővásárhely (kunarkitekto, 1948-1949)
- kolegioj de Universitato Mátyás Rákosi (1950-1951)
- akvoturo en Gödöllő (kunarkitekto, 1955-1959)
- hospitalo kun kuracejo en Kazincbarcika (kunarkitekto, 1957-1969)
- bebovartejo en Balassagyarmat (kunarkitekto, 1968-1969)
- domo, nun hotelo en Budapeŝto (kunarkitekto, 1971-1981)
- monumento en Pécs (kun skulptisto Memos Makris, 1975)
- kampuso de Scienca Universitato Loránd Eötvös (kunarkitekto, 1984-1988)
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-11. Alirita 2020-04-11 .
-
Akvoturo
-
Loĝdomo en Budapeŝto
-
Loĝdomo en Budapeŝto
-
Hospitalo en Kazincbarcika