Tibor Hernádi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hernádi Tibor estis hungara reĝisoro, animaciisto.

Tibor Hernádi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1951 (1951-04-18)
en Budapeŝto
Morto 26-an de julio 2012 (2012-07-26) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • reĝisoro • animaciisto
vdr

Tibor Hernádi[1][2] naskiĝis la 18-an de aprilo 1951 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de julio 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Hernádi maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al produktejo pri animacioj. Liaj karikaturoj aperis ankaŭ en gazetoj. Ekde mezo de la 1980-aj jaroj li filmadis en Pécs. Li havis 12 helpantojn kaj li kreis ankaŭ reklamajn filmojn. En 2009 li malsaniĝis kaj estis kvarfoje en komato. Li havis 4 gefilojn.

Liaj animaciaĵoj (elekto) redakti

  • A Mézga család különös kalandjai (televida serio, 5 epizodoj, 1973)
  • Trombi és a Tűzmanó (televida serio, 13 epizodoj, 1987-1989)
  • Vacak 2 - az erdő hőse (1997)
  • Pettson és Findus: A rakétás macska (2000)

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Animália - Állatságok (mallonga filmo, 1977) - ankaŭ scenaristo, kameraisto, filmomuntisto
  • Tinti kalandjai (televida serio, 1 epizodo, 1988)
  • A hetedik testvér (1991)

Liaj scenarlibroj (elekto) redakti

  • Mindennek van határa (mallonga filmo, 1975)
  • Kérem a következőt! (televida serio, 6 epizodoj, 1985-1986)
  • A hetedik testvér (1991)

Fontoj redakti

Referencoj redakti