Tibor Kalmár
Tibor Kalmár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalmár Tibor estas hungara reĝisoro, scenaristo, aktoro.
Tibor Kalmár[1] naskiĝis la 16-an de julio 1932 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiTibor Kalmár devenis el juda familio. Li debutis kiel infano en teatro de Artúr Lakner. Dum la nazia erao li devis vivi en la juda kvartalo en sia naskiĝurbo. En 1948 li ricevis filman rolon kiel junulo. Li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1954. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de "Vilaĝteatro" nomata Déryné, kio signifis tion, ke per aŭtobusoj la aktoroj vojaĝis al vilaĝoj kaj urbetoj, kie ili prezentis spektaklojn. En 1956 li edziĝis, en 1964 naskiĝis lia filo. Inter 1960 kaj 1995 li estis reĝisoro de Gaja Scenejo, poste li estis redaktoro de humura gazeto. Li ricevis 4 premiojn inter 1988 - 2016.
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj
redakti- Mór Jókai: A gazdag szegények (1955, ankaŭ aktoro)
- Ede Szigligeti: Liliomfi (1961)
- Károly Nóti: Nyitott ablak (1979)
- Artúr Lakner: Édes mostoha (1985, 1999)
- Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (2006)
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj
redakti- Kutyakomédia (1982)
- Különös Szilveszter (2007)
Elektitaj scenarlibroj
redakti- Egyebek és emberek (1958)
- VIII. Henrik és 6 felesége (1967)
- Idefigyeljenek emberek! (1987)
- Kriminális kabaré (1998)
- Ezt is túléltük! (2001)
- Én, Királyhegyi! (2011, ankaŭ aktoro)
Filma rolo
redakti- En Eŭropo ie (1948) - unu el la vagantaj knaboj
Elektitaj libroj
redakti- Kulisszatitkok. Száz sztárról sztorizok (2001)
- Sztárok az éjszakában (2015)
Referencoj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2020-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun foto