Tibor Toncz

Tibor Toncz [tonc], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Toncz Tibor estis hungara karikaturisto, afiŝisto, ilustristo.

Tibor Toncz
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1905 (1905-09-26)
en Budapeŝto
Morto 9-an de novembro 1979 (1979-11-09) (74-jara)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo pentristo
Information icon.svg
vdr

Tibor Toncz [1] naskiĝis la 26-an de septembro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de novembro 1979 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Tibor Toncz studis pentradon en Kolozsvár, poste desegnadon en Reĝa Industriarta Lernejo de Budapeŝto. Post siaj studoj li ilustris librojn, desegnis reklamojn, tamen liaj karikaturoj faris lin tutlande konataj. Li laboris al pluraj konataj gazetoj (Vasárnapi Újság (1935–1939), Tolnai Világlapja (1925-1944), Ludas Matyi (1948-), Népszava (1958)). En la jardeko de 1940 li desegnis multajn teatrajn afiŝojn kaj li ankaŭ estis teatra dekoraciisto. En 1945 li ankaŭ desegnis politikajn afiŝojn. En la 1950-aj jaroj Toncz desegnis plejparte turismajn afiŝojn. En 1956 li studvojaĝis al Ĉinio. Li ricevis 3 premiojn en la jaroj 1955 kaj 1956.

Liaj librojRedakti

  • Hat hét Kínában (1956)
  • A békéért (1959)
  • Paprika (1959)

Elektitaj ilustraĵojRedakti

  • Ha felszáll a köd (1958)
  • A Földrengések szigete (1958)
  • A Ceresz fogjai
  • Zsebek és emberek

FontojRedakti

ReferencojRedakti