Tigro kaj drako (臥虎藏龍 - Wò hǔ zàng lóng) estas ĉina filmo kiu aperis en 2000 reĝisorita de Ang Lee. Ĝi estas adaptado de la ĉina libro Wo hu cang long (de Wang Dulu (王度盧; pinyin: Wáng Dùlú, 1909-1977).

Tigro kaj Drako
Brita afiŝo
Brita afiŝo
filmo
Originala titolo Wò hǔ zàng lóng
Produktadlando Ĉinio, Usono, Tajvano, Hongkongo
Originala lingvo ĉina lingvo • norma ĉina lingvo • Nordĉina dialektaro
Kina aperdato 6-a de julio 2000 (Hongkongo)
Daŭro 1 horo kaj 59 minutoj
Ĝenro Luktosporto
Kameraado Peter Pau
Buĝeto 15.000.000 USD
Reĝisoro(j) Ang Lee
Produktisto(j) Hsu Li-Kong, William Kong, Ang Lee
Scenaro Wang Hui-Ling, James Schamus, Tsai Kuo Jung
Laŭ la verko de Wang Du Lu
Filmita en Ĉinio (Anhujo, Ŝinĝango)
Loko de rakonto PekinoDinastio Qing
Muziko de Dun Tan
Rolantoj Chow Yun-fat • Michelle Yeoh • Zhang Ziyi • Wang Deming • Chang Chen • Cheng Pei-pei • Sihung Lung
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Ping Yuen Woo
Produktinta firmao China Film Co-Production (Ĉinio), EKDO Film Ltd (Hongkongo), Good Machine (Usono), Sony Pictures (Japanio), Colombia Pictures (Usono)
Distribuo Sony Pictures, Colombia Pictures
Honorigoj Hong Kong Film Award for Best Film • Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • Golden Horse Award for Best Feature Film • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento • Saturn Award for Best Action or Adventure Film • Golden Bauhinia Award for Best Film • Ora Globo de la plej bona internacia filmo fremdlinga
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Verŝajne ĉirkaŭ 1680 en Ĉinio, dum la Qing-dinastio kaj la regno de la imperiestro Kanĝi, LI Mu Bai (李慕白; pinyin: Lǐ Mùbái), legenda militisto sonĝas pri la halto de siaj bataladoj kaj sia kvieta emeritiĝo. Li tiam konfidas sian famegan glavon "Destino" al granda amikino sia: YU Ŝu Lien (余秀蓮; pinyin: Yú Xiùlián), kiu devas transporti ĝin al sekura loko, ĉe la domo de la Sinjoro Te, kiu malfacile akceptas la senpreza donaco. Sed post kelkaj noktoj, la glavo estas mistere ŝtelita. YU Ŝu Lien ekenketas kaj rapide suspektas junulinon nomata Jen (玉嬌龍; pinyin: Yù Jiāolóng), kiu kaligrefadas kaj klamas deziri pli tumulta vivo. YU Ŝu Lien decidas nenion fari kaj daŭre renkonti la junan ŝtelulinon kaj ŝia historio. Ŝi baldaŭ ekkomprenas la influon ke Jade VULPO, maljuna virino kiu entenas multajn rankorojn, posedas pri Jen.

Historio de alfilmiĝo redakti

Apriore, nenio antaŭdestinis tiun filmon fariĝi sukceso: Efektive, eĉ antaŭ la fino de la film-farado, Kaŭrita Tigro, Kaŝita Drako (laŭ la angla titolo) multiplikis handikapaĵojn. La reĝisoro, Ang Lee, montris ĝis tiam emon por dramatikaj filmoj (Sense and Sensibility en 1995, kaj The Ice Storm en 1997), la ĉina filmfaristo neniam spertis agfilmojn, despli prave luktosportajn filmojn, eĉ se li fakte reĝisoris Pushing Hands, en 1992, kiu elvokis la Taj ĝikuan.

La selektita aktoraro ne estis pli kuraĝigita: unue, Chow Yun Fat, ĉina aktoro kiu tiam rezignis daŭrigi sian karieron en Hongkongo kaj provis ekataki la usonan kinmerkaton, sed fiaskis filmon post filmo. Nek li nek Zhang Ziyi, novulino je 20 jaroj, posedis ian sperton en luktosportaj filmoj. Male, Michelle Yeoh, kutimis la Ŭuksiapanon (Wu Xia Pan), ununura filmĝenro kiu gajnis veran sukceson en la Hongkonga kinindustrio samrange kun la komikaj filmoj. Yeoh estis do ia legendo, pro sia famo en Ĉinio kiel unua virino kiu sukcesis famiĝi en tre virseksa ĝenro kaj etoso ; ŝi estis cetere je la apogeo de sia prestiĝo post la brita filmo de la serio James Bond, Tomorrow Never Dies en kiu ŝi rolis kun Pierce Brosnan.

La filmon Ĉinio, Tajvano, Hongkongo kaj Usono produktis, iu povus prudente timi, ke la diverseco de la produktantaj nacioj kreus diverĝecoj kaj nocus al la filma ekvilibro. Krome, la lingvo parolita surekrane estis la ĉina, suicida strategio kiam iu scias ke la ĉefa celata publiko, Usonanoj, ĝenerale malamas la subtekstajn filmojn kaj destinas ne-anglajn produkciaĵojn al tuja forgeso.

 
La stuntojn la famulo Ping Yuen-Woo kunordigis

Ĉio komencas en la Festivalo de Cannes en 2000 kie la filmo estis projekciita ekster-konkurse en antaŭ-premiero. Tre rapide, la rumoro disvastiĝis pri tiu NIFO kaj eĉ frapas la usonan pordon kie oni ĉiam tre atentas la eŭropajn emojn. Sed la filmo ekaperis en la usonaj kinoj nur je la jarfino. Tiam, ĉiu surprize konstatis ke Ang Lee sukcesis kie Jackie ChanJet Li malsukcesis: igi la okcidentan publikon ekŝati la azian luktosportajn filmojn. Tio estis nevidita de la Bruce Lee-a epoko. Por la unua fojo, apudestis en la kinoĉambrojn tre malsamajn publikojn kiuj ne kutimis retroviĝi kune: la admirantoj de agfilmoj, tiuj de asiaj produktaĵoj, kaj la granda masularo kiu iras vidi la plej furorajn kaj famajn filmoj. Dum la filmo estis projekciita nur en kelkaj kinoj (dudekono de kutimaj produktaĵegoj), ĝi profitis de eminenta buŝ' al orelo kaj unuvoĉaj kritikoj.

Flanke, kritikoj ne kutimis tiajn filmojn, kaj ilian ununuran referencon kontentiĝis per la filmoj de Bruce Lee, kies scenaro ĝenerale ne konsistis el tre ampleksa rakonto. Wò hǔ zàng lóng posedas male tre densan scenaron, kaj nerezisteblan poezion en la senspirigaj pejzaĝoj kaj en la profundaj aktoraj sentoj. La fakto ke la filmo okazas en Ĉinio, vekiĝanta lando, ankaŭ alvenis sendube en la plejtaŭga momento, kiam multaj ekinteresiĝas pri tiu historiega regiono. La ludado de la aktoroj estis tre kredinda, kiu ne estas kutima en la ĉinaj produktaĵoj kiu kutimis kreadi komikajn luktosportajn filmojn kiu celas la lokan publikon kaj ne la internacian kaj buntan spektantaron.

La sukces-skalo de Tigro kaj Drako estis finfine po 130 milionoj da USD (kio estas mirinda sukceso juĝate de la originala buĝeto: 15.000.000 USD), sed plejgrave, la filmo profitigis tutmondan rekonon por la ĉina filmaro kaj pli ĝenerale por la ĉina kulturo. Eĉ se la produktado estas parte usona, la filmanimo estas nekontraŭstareble ĉina, plejprave ĉar la lingvo uzata estas ĉina, lingvo ke krome ĉiuj aktoroj unue ne bone regis aŭ eĉ tute ne scipovis. Michelle Yeoh, ekzemple, kies, eĉ se ŝi kreskiĝis azimedie, denaska lingvo estis la angla, nepris parkere reciti la dialogojn antaŭ ĉiun scenon.

La sukceskonsekvencoj de tiu filmo estis enormaj por la aktoroj. La kariero de ĉiuj fariĝis impulsigitaj: Michelle Yeoh aŭ Chow Yun Fat kreis iliajn proprajn filmojn kaj la filmo ankaŭ antaŭenpuŝis la junan sed tre belan Zhang Ziyi kiel tuttera stelulino. Cetere, la ondo pri luktosportaj filmoj ekfuriozis tutmonde per serioj, reklamoj, kino, ktp... Zhang Yimou, alia granda ĉina reĝisoro profitis de la ondo, du jaroj poste por krei grandan epopeon pri ĉinio nomita Yīng Xióng (Heroo) kiu, eĉ se ĝi ne kreis la eĥon de Tigro kaj Drako, daŭrigis la famobrilan ondon.

Ĉefrolantoj redakti

Premioj redakti

 
La filmsukcesa kialo sendube ankaŭ troviĝas ĉe la belegaj pejzaĝoj kaj kostumoj

Oskaro

Gajnita

  • Plej Bona Fremda Filmo
  • Plej Bona Muziko: Tan Dun
  • Plej Bona Kamerao: Peter Pau
  • Plej Bonaj Kostumoj: Yip Timmy

Nomumita

  • Plej Bona Filmo: William Kong, Hsu Li-Kong, Ang Lee
  • Plej Bona Reĝisoro: Ang Lee
  • Plej Bona Adaptita Scenaro: John Schamus, Wang Hiu-Ling, Kuo Jung Tsai
  • Plej Bona Muntado: Tim Squyres
  • Plej Bona Kanzono: Tan Dun, John Schamus, Jorge Calandrelli
  • Plej Bona Kostumo: Yip Timmy

Golden Globe

Gajnita

  • Plej Bona Reĝisoro: Ang Lee
  • Plej Bona Fremda Filmo

Nomumita

  • Plej Bona Muziko: Tan Dun

Independent Spirit Awards

  • Plej Bona Filmo (Buĝeto sub 500.000 USD)
  • Plej Bona Reĝisoro: Ang Lee
  • Plej Bona esperulino: Zhang Ziyi

Eksteraj ligiloj redakti