Chow Yun-fat
Honkonga aktoro
(Alidirektita el Chow Yun-Fat)
CHOW Yun-fat (18-an de majo 1955 en Hongkongo) estas Hongkong-ĉina aktoro. Li apartenas al la plej gravaj aktoroj de la Hongkonga filmarto, kiel Bruce Lee aŭ Jackie Chan.
Chow Yun-Fat plenkreskis inter malriĉaj vivkondiĉoj sur insulo Lamma. Li debutis ĉe la televida stacio Television Broadcasts Limited (TVB). En 1983 ludis li en la sukcesa televida serio "The Bund" (ĉina titolo: Shang Hai tan). En 1986 ludis li en la filmo "A Better Tomorrow" (yīnĝióng běnsè), reĝisorita de John Woo. La filmo igis la reĝisoron kaj Chow Yun-Fat internacie konataj. Li ofte ludas honestan murdiston.
Filmaro (elekto)
redakti- 1986: A Better Tomorrow
- 1987: City on Fire
- 1987: A Better Tomorrow II
- 1989: A Better Tomorrow III
- 1989: The Killer
- 1989: God of Gamblers
- 1992: Hard Boiled
- 1998: The Replacement Killers
- 1999: The Corruptor
- 1999: Anna and the King
- 2000: Tiger and Dragon
- 2003: Bulletproof Monk
- 2007: Pirates of the Caribbean: At World's End