Tiszaderzs [tisaderĵ] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Tiszafüred.

Centro de Tiszaderzs

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tiszaderzs situas laŭ dekstra bordo de Tiso-lago, pli precize ĉe morta Tiso, kiu estas iama branĉo de Tiso. La vilaĝo ne havas fervojon, nur flankajn vojojn. Abádszalók troviĝas 7, Kisköre 14, Tiszafüred 17 km-ojn.

Historio redakti

Tiun lokon la hungaroj okupis jam tuj post la alveno. Dum la turka dominado la loko plurfoje senhomiĝis. Tiszaderzs estas ŝatata de fiŝkaptistoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Tiszaderzs naskiĝis juristo István Szűcs.