Tivadar Koppányi
Tivadar Koppányi [kopAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Koppányi Tivadar estis hungardevena usona farmakologo, altlerneja instruisto. Lia nomo estis en Usono Theodore Koppanyi.
Tivadar Koppányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1901 en Gyöngyös |
Morto | 22-an de januaro 1985 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | farmakologo |
Tivadar Koppányi[1] naskiĝis la 26-an de decembro 1901 en Gyöngyös, li mortis la 22-an de januaro 1985 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Vaŝingtono).
Biografio
redaktiTivadar Koppányi studis 2 jarojn en Scienca Universitato de Budapeŝto, poste en Universitato de Vieno, kie li akiris kemian diplomon en 1922, filozofian en la sekva jaro. Post la dua diplomo li havis postenon pri fiziologio en Universitato de Ĉikago, inter 1927-1929 li estis asistanto en Sirakuza Universitato, inter 1930–1967 li estis farmakologo en Universitato Georgetown, ankaŭ profesoro kaj katedrestro. Li estis pioniro de la moderna eksperimenta farmakologia, fiziologia kaj molekula-biologia esploradoj. Inter 1928–1940 li estis edzo, poste li divorcis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A biológia modern problémái. (1925)
- The Conquest of Life. (monografio, 1930)
- Evidence for the Existence of a Respiratory Neurohormone. (kunaŭtoro, 1939)
- Prevention and Treatment of d-tubocurarine Poisoning. (kunaŭtoro, 1944)
- Acetylcholine as a Pharmacological Agent. (1948)
- Experimental Pharmacodynamics. (monografio, kunaŭtoro 1953, 3-a eldono: 1963)
- Species Differences and the Clinical Trial of New Drugs. (kunaŭtoro, 1966)
- Temperature-dependent Toxicity of Adrenergic Agonists in Mice as a Basis for Treating d-amphetamine Poisoning. (kunaŭtoro, 1973)
- Az altatószerek farmakológiája, toxikológiája és orvosgyakorlati alkalmazása. (1980)