Tomasz Kłossowski

Tomasz Kłossowski (naskiĝis en 1780 en Izbica Kujawska (distrikto Koniński), mortis la 7-an de aŭgusto 1848 en Izabelin, samdistrikte) - atestanto de Maria Apero, fondinto de la Mirakla Bildo Mater Dolorosa en Licheń (apud Ślesin), pola bienulo kaj forĝisto.

Tomasz Kłossowski
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1779 (1779-11-30)
en Izbica Kujawska
Morto 7-an de aŭgusto 1848 (1848-08-07) (68-jaraĝa)
en Izabelin, Gmina Kramsk
Okupo
Okupo forĝisto • metalmetiisto
vdr

Senigita de la bieno pro partopreno en la Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio konstruis forĝejon apud Licheń Stary iĝante forĝisto. Partoprenis batalon de Leipzig en Leipzig en armeo de Napoleono Bonaparte.

Serioze vundita preĝis pri savo al Dipatrino. Laŭ lia atesto aperinta la li Dipatrino estis en krono sur la kapo kaj en oreca mantelo sur kiu videblis simboloj de la pasiono: dorna krono, vipoj, najloj, lanco, kaj la brustojn surkovris blanka aglo. Li ricevis taskon trovi la bildon laŭ la revelacio, kiun realigis post kelkaj jaroj de serĉado. Dudek tri jaroj post la evento, en 1836 dum pilgrimado al Jasna Góra renkontis faritan sur larika ligno bildon prezentanta figuron de Dipatrino, kiun vidis petante pri savo de la vivo. La bildo estis lokigita en apudvoja kapelo en vilaĝo Lgota (apud Kłobuck), en ĉirkaŭaĵoj de Częstochowa. Post permeso de ties proprietanto li konservis ĝin en sia domo, kaj en 1844 lokigis sur pino en Arbaro de Grąblin. En la jaroj 1850-1852 preĝis tie kaj havis similajn revelaciojn apuda paŝtistoMikołaj Sikatka.

Memorigo de la revelacioj estas Sanktejo Mater Dolorosa de la Reĝino de Pollando en Licheń Stary.