Tony Abbott

Anthony Jonathan "Tony" Abbott (naskiĝis la 4-an de novembro 1957 en Londono) estas aŭstralia politikisto kaj estis la ĉefministro de Aŭstralio ekde la 18-an de septembro 2013, kiam li venkis ĉefministro Kevin Rudd, ĝis la 14-an de septembro 2015, kiam Malcolm Turnbull anstataŭigis lin kiel partiĉefo de Liberala Partio de Aŭstralio kaj iĝis la nova ĉefministro kiel kutime en Aŭstralio. Abbott estis partiestro de la 1-an de decembro 2009, kiam li anstataŭigis Turnbull.

La Honorinda
Tony Abbott Bakalaŭro de Ekonomiko
Persona informo
"Tony" Abbott
Naskiĝo 4-a de Novembro 1957
en Anglio Londono, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando
Religio Romkatolikismo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco AŭstralioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater University of Sydney, Universitato de Oksfordo
Partio Liberala Partio de Aŭstralio
Subskribo Tony Abbott
Familio
Gefratoj Christine Forster vd
Edz(in)o Margie Aitken
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Kanbero vd
Verkado
Verkoj Battlelines vd
En TTT Oficiala retejo vd
28-a Ĉefministro de Aŭstralio
Dum 18-a de Septembro 201315-a de Septembro 2015
Antaŭulo Kevin Rudd
Sekvanto Malcolm Turnbull
Gvidanto de Liberala Partio de Aŭstralio
Dum 1-a de Decembro 200914-a de Septembro 2015
Antaŭulo Malcolm Turnbull
Sekvanto Malcolm Turnbull
Gvidanto de opozicio
Dum 1-a de Decembro 200918-a de Septembro 2013
Antaŭulo Malcolm Turnbull
Sekvanto Chris Bowen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abbott estas konata por severa politiko kontraŭ "boathomoj" (angla lingvo: boat people), rifuĝintoj kiuj venas per boatoj el Sudorienta Azio. Li ankaŭ malkredas je homfarita klimata ŝanĝo en kio la gazetaro de Murdoch subtenis lin. Li abolis la sistemon de emisionegoco/karbonimposton kiun Julia Gillard enirigis. Abbott oponas la samseksajn edzecon kaj edzinecon, tamen ili estas tre popularaj proponoj en Aŭstralio. Tial li promisis plebisciton por decidi post la venonta elekto.[1] Malgraŭ kelkaj popularaj politikoj, li malsukcesis enirigi gravajn reformojn, kial Turnbull ribelis kontraŭ lin.

Abbott estas romkatoliko kaj estas estinta seminariano.

Frua vivo redakti

Abbott naskiĝis en Londono la 4-an de novembro 1957. Lia patrino estas la aŭstralia Fay Abbott (naskita Peters) el Sidnejo kaj lia patro estas la brita Richard Henry "Dick" Abbott, kiu naskiĝis en Newcastle upon Tyne kaj venis al Aŭstralio en 1940. Liaj gepatroj renkontis en Britio post la dua mondmilito kaj revenis al Aŭstralio en 1960.

Referencoj redakti

  1. BBC News, "Australian senate report calls for gay marriage laws", 17-a de Septembro 2015. Retrovita la 18-an Septembro 2015.