Tooji
Touraj "Tooji" Keshtkar (perse تورج کشتکار [Turaĵ Keŝtkar], naskiĝis la 26-an de majo 1987 , do nun 35-jara), pli konata je sia pli mallonga sceneja nomo Tooji, estas norvega kantisto, modelo kaj televida moderatoro.
Touraj Keshtkar | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | perse تورج کشتکار [Turaĵ Keŝtkar] |
Alie nomata | Tooji |
Naskiĝo | 26-an de majo 1987 (35-jara) en Ŝirazo |
Profesio | kantisto, modelo kaj televida moderatoro |
Aktivaj jaroj | 2008 ĝis nun |
Persona informo | |
Lingvoj | norvega |
Ŝtataneco | Irano • Norvegio |
Familio | |
Patrino | Lily Bandehy |
Okupo | |
Okupo | televida prezentisto • kantisto • socia laboristo • modelo |
La artisto reprezentis Norvegion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita norvega kontribuaĵo tamen ne atingis elstaran pozicion.