Zapata pasero

(Alidirektita el Torreornis)

La Zapata pasero, Torreornis inexpectata, estas specio de mezgranda birdo de la familio de Emberizedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Torreornis. Ĝi estas grizflava birdo kiu loĝas en la herbejoj de la Zapata Marĉo kaj ie pli en la insulo de Kubo. Ĝi estas ĉirkaŭ 16.5 cm longa, ĝi estas ĝenerale griza kaj flava kun malhela ruĝecbruna krono kaj olivecgrizaj supraj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zapata pasero
Zapata pasero
Zapata pasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Torreornis
Specio: T. inexpectata
Torreornis inexpectata
(Barbour & Peters, 1927)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
{{{specioj de subdivizio}}}
  • T. i. inexpectana
  • T. i. sigmani
  • T. i. varonai
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Zapata sparrow (Torreornis inexpectata varonai).JPG
Zapata sparrow (Torreornis inexpectata varonai)

En la latina scienca nomo Torreornis signifas “birdo de Torre (laŭ Carlos de la Torre)”, inexpectata signifas “ne atendita”, sigmani estas “dediĉita al Sigman” kaj varonai “dediĉita al Varona”.

Aspekto redakti

Ĝi estas ĉirkaŭ 16.5 al 17 cm longa, diketa grizflava pasero. La dorso estas olivecgriza, kun malhela strieco. La krono estas ruĝecbruna. La gorĝo estas blanka. La beko estas malhelgriza kaj el tiu eliras nigraj strioj mustaĉaj super kiuj estas blankaj suprastrioj kiuj limas kun la griza vango. La okulo estas nigra kaj antaŭ ĝi estas blanka makulo suprabrida. La brusto kaj la resto de la subaj partoj estas helflavaj kun grizaj flankoj. La flugiloj estas malgrandaj, rondoformaj kaj olivecgrizaj. La junuloj estas pli malhelaj kaj ne havas la ruĝecbrunan kronon.

Disvastiĝo kaj subspecioj redakti

La Zapata pasero estas limigita kaj endemia de Kubo. Ĝi estis malkovrita de la hispana zoologo, Fermín Zanón Cervera en marto de 1927 ĉe Santo Tomás en la Zapata Marĉo kaj formale priskribita de usona herpetologo Thomas Barbour kaj sia samlandano, ornitologo James Lee Peters en 1927.[1]

Barbour estis estinta akompanata de Cervera en ties antaŭaj vizitoj al Kubo, kaj post aŭdi pri la raraj birdoj troviĝantaj en la Zapata areo, li sendis la hispanon al serio de vojaĝoj tra la regiono, kio ŝajne permesis la trovon de tiu pasero.[2] El tiam oni trovis du aliajn populaciojn, en la insulo de Cayo Coco en la Provinco Camagüey kaj en la marborda regiono de la Provinco Guantánamo. En 1959 oni trovis la specion en Baitiquirí, Guantánamo kaj en 1976 ankaŭ en Cayo Coco de la provinco de Ciego de Ávila. Ĉiu el la tri areoj havas sian propran subspecion diferencan kaj same la habitatoj diferencas, nome inondeblaj herbejoj en la unua, seka dorna makiso en la dua kaj seka aŭ duonseka marborda arbaro kaj makiso en la tria. Ĉar tiu specio ne estas jam pli limigita al Zapata oni sugestis foje la alternativan nomon de Kuba pasero.

Ĉiu populacio estas atribuata al diferenca raso pro diferencaj plumaroj kaj ekologio. La nomiga raso T. i. inexpectana de Zapata troviĝas en etenda arbustaraj herbejoj de Cladium savanoj, marborda vegetaĵaro kaj mangrovoj, dum la similplumara raso de Cayo Coco nome T. i. varonai troviĝas en duondeciduaj arbaroj, mangrovoj kaj marbordaj dornaj arbustaroj kaj la pli senkolora orienta raso T. i. sigmani loĝas en seka arbustaro de kaktoj.

Torreornis inexpectata loĝas en tri diferencaj populacioj en Kubo: la nomiga raso havas stabilan populacion de pli da 250 birdoj en malgranda areo de la Zapata Marĉo; la raso varonai estas pli nombraj ene de sia tre limigita teritorio en Cayo Coco en la insularo Camagüey; kaj la raso sigmani, limigita al malgranda zono de sudorienta marbordo en Guantánamo, estas supozeble populacio de nur 110-200 individuoj, sed oni ĵus trovis ke ĝi havas iom pli grandan teritorion kaj povas esti de 600-700 individuoj.

Subspecioj redakti

Torreornis inexpectata havas kategorion de minaco kiel Endanĝerita specio. La tri subspecioj estas tre malabundaj, kun tre malgrandaj distribuareoj. La totala populacio povas esti de malpli da milo da individuoj.

La priskribo de la subspecio varonai redakti

La formo varonai estis priskribita en kuba publikaĵo,[3] kaj necesas plia studo por determini ties validecon. Oni asertis malhelon aŭ eĉ neekziston de tiu origina priskribo. Buden kaj Olson (Smithsonian Contributions to Zoology, 477 (1989)), ne reviziis la priskribon, kaj atentis al Bond,[4] kiu citis varonai al diferenca kuba publikaĵo.

"Olson ricevis represaĵon de tio el Regalado. La ununura indiko de la fonto en tio estis presita pinte de la paĝo 87: "Centre [tiele] Agricola, No. 2 mayo-agosto/1981." Tio estas la citaĵo fare de Garrido et al. [serio Poeyana] (1986), kie Bond [Ibid] (1982:12) citas la originan priskribon de Torreornis inexpectata varonai Regalado kiel "Rev. Minist Educ. Sup. Rep. Cuba, 8, Nov. 2, 1981, pp. 87-106.," kio, krom la fakto, ke la komenca paĝo havas saman numeron, ŝjanas diferenca publikaĵo."

Tamen ili malsukcesas mencii aŭ citi Morton kaj Gonzalez Alonso (Wilson Bulletin, 1982, vol. 94/4), kiuj mencias varonai kaj kie Centro Agricola estas citata. Dickinson (Howard and Moore Complete Checklist, (2003)) sugestas, ankaŭ ke estis "ioma dubo" pri tio, ĉu la priskribo estis publikigita. Tamen nun estas kopioj de la seria dataĵo de 1981 kaj pli fruaj en la Smathers Library de la Universitato de Florido.

Ekologio redakti

La kanto estas priskribita kiel "metaleca altatona trilado kun paŭzoj tziii-tzziii-tzziii ... kaj silentecaj tik-tik-tik". En la reprodukta sezono raspa serio de longaj altatonaj notoj tzi, tzi, tziii-tzzii, zu, zu, zu ...fine per pli profunda noto.

En la sekaj sezonoj la Zapata populacio manĝas ĉefe semojn kaj florojn, same kiel insektojn, araneojn, helikojn kaj ties ovojn. En la humida sezono la Zapata pasero manĝas malgrandajn lacertojn. En Cayo Coco ili preferas insektojn, semojn kaj fruktojn surgrunde aŭ sur bromeliaceoj. Tiuj de Guantánamo manĝas krome fruktojn el kaktoj.

Tiu specio estas fidema kaj flugas malmulte, kvankam forte konsiderinte ties malgrandjan flugilojn. Ili grupiĝas en malgrandaj aroj ĉu en paroj aŭ grupoj de tri, sed foje en pli grandaj grupoj de 10-12.

Ili reproduktiĝas inter marto kaj junio. La nesto estas tasforma, malalta super montetoj, kaŝe inter herbotufo (Cyperaceae). La ovaro estas de du ovoj verdecblankaj kun brunaj makuloj.

Tipaj minacoj estas naturaj incendioj en la seka sezono, sekigado de humidejoj kaj habitatodetruo pro agrikulturo kaj turismo.

Referencoj redakti

  1. (1927) “”, Proceedings of the New England Zoological Club 9, p. 95. 
  2. (July 1948) “Thomas Barbour, 1884-1946”, The Auk 65 (3), p. 432–438.  Arkivigite je 2012-08-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-25. Alirita 2010-12-20.
  3. Ruiz, Pedro Regalado (1981) "El genero Torreornis (Aves, Fringillidae), description de una nueva subespecie en Cayo Coco, Cuba." Centro Agricola, 2. Pp. 87–112, en hispana.
  4. Bond (1982)Twenty-fourth Supplement to a Checklist of the Birds of the West Indies

Literaturo redakti

  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Tomos I y II. Editorial Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
  • Garrido, O.H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londres. 253 pp.

Eksteraj ligiloj redakti

En angla Arkivigite je 2011-05-25 per la retarkivo Wayback Machine