Torsten Sträter

germana kabaredartisto, ŝlempoeto,verkisto kaj voĉaktoro

Torsten Sträter (naskiĝis la 4-an de septembro 1966 en Dortmund) estas germana komikulo, kabaredartisto kaj ŝlempoeto same kiel verkisto, aŭdlibroparolisto kaj voĉaktoro.

Torsten Sträter
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1966 (1966-09-04) (57-jaraĝa)
en Dortmundo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkistokomikisto • kabaredisto
TTT
Retejo http://www.torsten-straeter.de/
vdr

Sträter pasigis sian junecon en la naskiĝurbo. Li kompletigis metilernadon kiel tajloro de viroj kaj laboris en vendejo por viraj vestaĵoj. Post bankroto de la vendejo, li estis komence senlabora, poste laboris pri vendado de poŝtelefonoj kaj dum dek du jaroj entransportkompanio de la familio.

Krom laboro, Sträter komencis verki novelojn kaj deklami ilin ĉe poezioŝlemoj en germanlingvaj landoj. Aldone al multaj regionaj ĉampionecoj, li venkis en la poezioŝlemaj konkuradoj de Nordrejn-Vestfalio en 2009, 2010 kaj 2012. En la sekvaj jaroj li ankaŭ verkis novelojn por la satira revuo Pardon kaj humurajn rubrikojn por la sportrevuo Kicker . Liaj poste eldonitaj libroj ekskluzive prezentas novelojn.

Li aperas regule en televidaj programoj de Germanio. Ekde 2013 li ankaŭ kun du kolegoj publikigas podkaston. Ĝis aŭtuno 2019 li turneis kun sia programo Neniam tro malfruas malfruiĝi. Ekde 2020, lia lasta sceneja programo nomiĝas Neĝo kiu falas sur (varmega) vitroceramiko.

Li prezentas sin kiel tipa laboristo de la industria Ruhr-regiono, kaj kun trankvila voĉo tute serioze kaj malpatose komentas ĉiutagajn eventojn. Ĝuste tiu senpretenda, malakademia parolstilo kreas la komikecon de liaj prezentaĵoj kaj estas lia rekonilo, ankoraŭ pli ol la nigra kotona ĉapo, kiun li portas en ĉiuj publikaj prezentoj.

Bibliografio redakti

 
Torsten Sträter dum prezento de 2013 en Mülheim

Eksteraj ligiloj redakti