ToteKing
Manuel González Rodríguez (Sevilo, 13a de decembro 1978), plej ofte konata kiel ToteKing, estas hispana repisto, komponisto kaj verkisto,[1] konsiderata kiel unu de la ĉefaj referencoj de repo en Hispanio. Li partoprenis en la grupo de metalroka hiphopo La Alta Escuela. En 2020 li publikigis sian unuan libron, Búnker.[2]
ToteKing | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Manuel González Rodríguez |
Aliaj nomoj | Tote King • Aristoteking, El rey del desfase, Mc Flaco, El King |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1978 (45-jaraĝa) en Sevilo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Frat(in)o | Shotta (en) |
Okupo | |
Okupo | repisto |
Li ekstudis anglan filologion, sed ne kompletigis ĝin. Kiel sekvanto de korbopilko, li ludis tiun sporton kaj krome metis ĝin kiel temo en kelkaj komponoj. La muzikaj komencoj de ToteKing estis kiel ĥoristo de la grupo SFDK en koncertoj. Kun Juaninacka, Juanma, Dj Randy kaj El Tralla formis al grupon La Alta Escuela, kiu publikigis en 1999 la albumon En pie de vuelo, kun kunlaboroj de artistoj kiel Zatu, La Mala Rodríguez, La Gota que Colma kaj EL POPE. Poste la grupo disiĝis pro malfacilaĵoj kunveni loĝante la membroj en apartaj urboj.
En 2002 laŭ la artista nomo "Toteking & Shotta" oni publikigis la diskon "Tu madre es una foca" (via patrino estas foko). Ekde 2004 li faris soloan karieron. En 2012 li pluigis sian karieron denove kiel "Toteking & Shotta". En 2013 li publikigis sian albumon El tratamiento regio.
En sia vortumado li faris multajn aludojn negativajn kaj satirajn al televido, la pastraro, konsumismo aŭ aŭtorrajtoj. Aliflanke estas pozitivaj aludoj al liaj personaj plaĉoj, legado, kino, muziko aŭ sporto; kaj aparte pri emo al klasikaj rokenrolo kaj ŝtonroko.
Diskaro
redaktiKun La Alta Escuela
redakti- "En pie de vuelo" (LP) (Flow Records, 1999)
- "Ready 4 War" (Single) (Sony Music, 2016)
Kun Toteking & Shotta
redakti- Nada Pa Mí (unuopa Maxi) (Superego, 2002)
- Tu Madre Es Una Foca (LP) (Superego, 2002)
- Héroe (LP) (Sony Music, 2012)
Kun Toteking & Dheformer
redakti- Tyson Pigeons (EP) (2016)
Soloe
redakti- "Big King XXL" (Maqueta) (Flow Records, 2001)
- "Duermen" (Maxi) (Yo Gano - SuperEgo, 2001)
- "Matemáticas" (Maxi) (Yo Gano - SuperEgo, 2003)
- "Música para enfermos" (LP) (SuperEgo, 2003)
- "Un tipo cualquiera" (LP) (Boa Music, 2006)
- "Al rojo vivo" (Selección Española en el Mundobasket/Boa Music, 2006)
- "Un tipo cualquiera +" (LP + DVD) (Boa Music, 2007)
- "T.O.T.E." (LP) (Boa Music, 2008)
- "El lado oscuro de Gandhi" (LP) (Sony Music, 2010)
- "El tratamiento regio" (EP) (Sony Music, 2013)
- "78" (LP) (Sony Music, 2015)
- "Lebron" (LP) (Sony Music, 2018)
- "The Kingtape" (LP) (Sony Music, 2021)
Referencoj
redakti- ↑ JOSÉ FAJARDO ToteKing: un rey que espanta a los chavalitos del rap a manotazos - elmundo.es 5a de marto 2018
- ↑ Tote King: 'Lo que está pasando en Cataluña es una catetada'
Eksteraj ligiloj
redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ToteKing en la hispana Vikipedio.