Traudl Junge

sekretariino de Adolf Hitler

Traudl JUNGE [traŭdl junge], origine: Gertraud HUMPS (naskiĝis la 6-an de marto, 1920, mortis la 11-an de februaro, 2002) estis sekretariino de Adolf Hitler.

Traudl Junge
Persona informo
Naskonomo Gertraud Humps
Naskiĝo 16-an de marto 1920 (1920-03-16)
en Munkeno
Morto 10-an de februaro 2002 (2002-02-10) (81-jaraĝa)
en Munkeno, Bavario,  Germanio
Mortokialo pulma kancero
Tombo Munkeno
Lingvoj germana
Loĝloko Munkeno
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Hans-Hermann Junge
Okupo
Okupo memuaristo • pentristo • sekretario
Verkoj Ĝis la fina horo
vdr

Vivo redakti

Junaĝo redakti

Kiel filino de la bierfaristo Max Humps kaj lia edzino Hildegard ŝi naskiĝis en Munkeno. Kiam ŝia patro perdis sian laboron, li iĝis ano de la ekstrem-dekstra Freikorps Oberland, kiu kune kun aliaj luktis kontraŭ la Vajmara Respubliko kaj poste estis malpermesata. Kiam Traudl havis kvin jarojn, la patro forlasis sian familion kaj transloĝiĝis al Turkio, kie li denove povis labori en sia profesio. La patrino rifuzis sekvi lin tien kaj postulis la divorcon.

Traudl ekde tiam vivis ĉe Maximilian Zottmann, la patro de la patrino. En la jaro 1933 la juna Traudl ekinteresiĝis pri dancado, sed la financa situacio de la familio ne ebligis al ŝi dancistan karieron. Kun malemo ŝi en 1936 komencis viziti komercan lernejon. Sekvis okupoj ekz. kiel asistantino de ĉefredaktoro de ĵurnalo por tajloristoj kaj kiel sekretariino en uzino.

Sekretariino ĉe Hitler redakti

En la jaro 1942 ŝi transloĝiĝis al Berlino. Kun la helpo de ŝia fratino Inge (nask. 1923) kaj subtenate de la funkciulo Albert Bormann ŝi tie trovis okupon en la regna kancelierejo, kie ŝi ordigis la poŝtaĵojn de Hitler. Iom poste ŝi ricevis la ŝancon, partopreni konkurson kaj iĝi lia privat-sekretariino. Traudl ankoraŭ revis pri dancistina kariero kaj apenaŭ interesiĝis pri daŭra laboro en oficejo. Pro tio ŝi dum la diktaĵo tute ne estis nervoza kaj faris el ĉiuj malplej da eraroj. La junaj aspirantinoj devis trapasi diversajn testojn kaj – surprize por ŝi - Traudl ricevis la postenon.

Sekvis tri jaroj apud Adolf Hitler. Traudl Humps kun tri aliaj virinoj (Johanna Wolf, Christa Schroeder kaj Gerda Christian) formis la kvaropon de la sekretariinoj de la diktatoro. Ŝi ekkonis diversajn naciajn altrangulojn kaj eksciis multon pri la privata vivo kaj la pensoj de Hitler. Kune kun la aliaj virinoj ŝi devis kutimiĝi al la tagordo de la diktatoro: malfrue ellitiĝi, tagmanĝi, trinki kafon, ripozi, malfrue vespermanĝi, rigardi filmojn, nokte trinki teon kaj enlitiĝi je la kvina horo matene.

La 23-an de junio 1943 Traudl Humps edziniĝis al la oficiro Hermann Junge, kiu en aŭgusto 1944 mortis ĉe la fronto.

Komence de 1945 Traudl Junge ekloĝis kun Hitler en la bunkro sub la regna kancelierejo, kie ŝi travivis la lastajn semajnojn de la diktatoro. En la nokto de la 20-a de aprilo al la 21-a Hitler volis evakui la virinojn el la bunkro, sed el la sekretariinoj nur Johanna Wolf kaj Christa Schroeder foriris; Traudl Junge kaj Gerda Christian restis. La 28-an de aprilo Traudl partoprenis la geedziĝon de Hitler kaj Eva Braun, rekte poste Hitler diktis al ŝi sian politikan kaj privatan testamenton. La 30-an de aprilo la geedzoj faris suicidon – Traudl Junge tiutempe manĝis kun la idoj de Joseph kaj Magda Goebbels en apuda ĉambro. Poste ŝi fuĝis el la kancelierejo kaj pluvivis kun la pseŭdonimo Gerda Alt. La aliancanoj lasis ŝin sen puno, ĉefe pro ŝia juna aĝo.

Post la milito redakti

En 1947 amiko instigis ŝin, verki libron pri siaj travivaĵoj. La teksto tamen ne trovis eldoniston, ĉar "la legantoj ne interesiĝas pri tiaj aferoj".

En la jaro 2000 Traudl Junge ekkonis la verkistinon Melissa Müller, kiu prezentis ŝin al la aŭstra artisto André Heller. Tiu kreis dokumentan filmon pri ŝi, kaj Melissa Müller publikigis la manuskripton, kiu dum duonjarcento kuŝis en la tirkesto de Traudl Junge. Mallonge post la apero de la libro Bis zur letzten Stunde Traudl Junge mortis en Munkeno de kancero. La dokumenta filmo Im toten Winkel – Hitlers Sekretärin en la Berlinale de 2002 gajnis la premion de la publiko.

En 2004 aperis plia filmo pri la vivo de la juna sekretariino en la bunkro de Hitler: Der Untergang. La rolon de Traudl Junge transprenis la aktorino Alexandra Maria Lara.