Trave

rivero en Germanio

La rivero Trave (latine Travena) situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝi longas 124 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 66-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Bad Segeberg, Bad Oldesloe, Reinfeld, Lubeko kaj apud ties urboparto Travemünde enfluas la Baltan Maron.

Trave
la rivero ĉe Barnitz
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 124 km
Fluo
Fonto ĉe Ahrensbök en orienta Holstinio
- Koordinatoj 54° 3′ 7″ N, 10° 35′ 53″ O (mapo)54.05194444444410.598055555556
Enfluejo ĉe Travemünde, urboparto de Lubeko, en la Baltan Maron
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 53° 57′ 39″ N, 10° 53′ 14″ O (mapo)53.96083333333310.887222222222
Geografio
Trairataj urboj Bad Segeberg, Bad Oldesloe, Reinfeld, Lubeko kaj ties urboparto Travemünde
Map
Trave
vdr
la historia salstokejo en Lubeko dum alta rivera akvonivelo