Tristana albatroso

La Tristana albatroso (Diomedea dabbenena) estas granda marbirdo el la familio de albatrosoj kaj fakte unu el la membroj el la grupo de la grandaj albatrosoj el la genro Diomedea, kiu estis amplekse agnoskita kiel certa specio nur en 1998.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tristana albatroso
Tristana albatroso
Tristana albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Diomedea
Diomedea dabbenena
(Mathews, 1929)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Albatrosoj apartenas al la familio de Diomedeedoj el la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[2], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3]

Ĉar ne ĉiuj fakuloj akceptas, ke temas pri certa specio, kelkaj retenas ĝin kiel subspecio de la Vagalbatroso, kaj studo de 2004 pri mitokondria DNA de la Vagalbatrosa specikomplekso[4] subtenis la disigon. Aliaj studioj montris, ke ĝi estas genetike la plej distinga membro de la Vagalbatrosa superspecio.[5] Tio povas rilati al díverĝo pli frua el la komuna praulo ol tiu de siaj parencoj, aŭ pro havo de partikulare forta genetika derivo. Inter ĉefaj fakuloj, BirdLife International disigis la specion,[6] Jeff Clements ne ankoraŭ,[7] kaj la SACC havas studotan propono por la disigo.[8]

Etimologio redakti

Diomedea antipodensis devenas el Diomedea alude al Diomedo, greka heroo kies kompanoj laŭlegende turniĝis en birdojn.[9]

Aspekto redakti

Ĝi estas praktike nedistingebla el la Vagalbatroso ĉemare; la Tristana albatroso estas pli malgranda kaj havas iomete pli malhelan dorson. La Tristana albatroso estas 110 cm longa[10] kaj havas enverguron de 3.05 m. La Tristana albatroso krome neniam atingas la tutblankan plumaron de la Vagalbatroso, kaj ties beko estas ĉirkaŭ 25 mm pli mallonga.[6]

Kutimaro redakti

La Tristana albatroso manĝas fiŝojn kaj cefalopodojn.

Ili reproduktiĝas ĉiun duan jaron kaj nestumas en malseka arbustaromakiso el 400 al 700 m de alto.[6] Ili estas monogamaj, kaj ne ekreproduktiĝas ĝis ili estas ĉirkaŭ 10jaraĝaj.[3]

Teritorio kaj habitato redakti

Pro malfacilo por distingi ĝin el la Vagalbatroso, ties distribuado mare estas ankoraŭ ne tute konata, sed la uzado de satelita monitorado montris, ke ili manĝas amplekse en Suda Atlantiko, kaj ke la maskloj manĝas okcidente de la reproduktejaj insuloj al Sudameriko dum inoj oriente al Afriko. Estis vidaĵoj ĉe Brazilo kaj ankaŭ ĉe la marbordo de Aŭstralio.[6]

La Tristana albatroso estas endemiaj de la insuloj de la insularo Tristan da Cunha kaj pli specife de la insulo Gough. La majoritato de la tutmonda populacio nestumas en tiu insulo Gough, nome ĉirkaŭ 1500 paroj. Kelkaj jarojn unu paro reproduktiĝas en la insulo Inaccessible.

Konservado redakti

Ili estis iam minacataj de enmetitaj specioj, nome ratoj, katoj kaj porkoj, sed tiuj estis jam formovitaj el ties reproduktejaj insuloj. Tamen tio rezultis en pliigo de la populacio de musoj, Mus musculus, ĝis la punkto ke ili manĝas kaj mortigas albatrosidojn amase.[11] Eĉ kvankam la idoj estas grandaj kompare kun la musoj, ili ne scias kiel defendi sin akurate. Nuntempe la ĉefa minaco por la specio estas ŝajne la multhokada fiŝkaptado kaj tiuj musoj. Ĵusaj kalkuloj sugestas, ke la populacio de la insulo Gough malpliiĝis je 28% dum 46 jaroj, dum la populacia tendenco antaŭindikas jaran malpliiĝon de 2.9–5.3%. Pli ĵusa kalkulo, fare ĉe tri generacioj ekde 1980, sugestas malpliiĝon egalan al >96% de malpliiĝo por populacigrando dum tri generacioj, ekde kiam komencis la malpliiĝo. La indico de la malpliiĝo estas tamen lokita tie en la gamo de 80–100% dum tri generacioj (86 jaroj).[6]

Iam klasita kiel endanĝerita specio fare de la IUCN,[12] oni supozis, ke ĝi estas pli minacata ol ĝenerale akceptita kaj entreprenas markitan malpliiĝon. Sekve la pritaksadon de ties statuso, tion oni trovis ĝusta, kaj la Tristana albatroso estis sekven suprenlistita al statuso de Draste Endanĝerita en 2008.[13] Ili havas loĝan teritorion de 14,000,000 km² kaj reproduktan teritorion de nur 80 km².[6]

Referencoj redakti

  1. Robertson, C. J. R. & Nunn, G. B. (1998)
  2. Sibley D. A. (2001)
  3. 3,0 3,1 Double, M. C. (2003)
  4. Burg & Croxall (2004)
  5. Brooke, M. (2004)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 BirdLife International (2008)(a)
  7. Clements, J. (2007)
  8. Remsen Jr., J. V. (2009)
  9. Gotch, A. F. (1995)
  10. http://www.arkive.org/species/GES/birds/Diomedea_dabbenena/more_info.html Arkivigite je 2008-09-05 per la retarkivo Wayback Machine?
  11. Wanless, R. M. et al., (07 Jun 2007)
  12. Lee, J. (2008)
  13. BirdLife International (2012). Diomedea dabbenenaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Literaturo redakti

  • Robertson, C. J. R.. (1998) “Towards a new taxonomy of albatrosses”, Albatross Biology and Conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons Ltd., p. 13–19.
  • (7 June 2007) “Can predation by invasive mice drive seabird extinctions?”, Biology Letters 3 (3), p. 241–244. doi:10.1098/rsbl.2007.0120. Alirita 18 Feb 2009.. 


Eksteraj ligiloj redakti