Trobriand-insularo

Trobriand-insularo estas insularo de koralatoloj oriente de Nov-Gvineo kaj ĝi estas parto de ŝtato Papuo-Nov-Gvineo. Plejmulto de la 12 000 indiĝenaj enloĝantoj loĝas sur la ĉefa insulo Kiriwina, kie troviĝas ankaŭ sidejo de registara stacio Losuia. Aliaj gravaj insuloj estas Kaileuna, Vakuta kaj Kitava.

Mapo de Trobriand-insularo.


ReferencojRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Trobriand Islands en la angla Vikipedio.