Tropeolo
(Alidirektita el Tropaeolum)
Tropeolo (Tropaeolum) estas la sola genro en la familio tropeolacoj (Tropaeolaceae) en la ordo Brasikaloj (Brassicales). Temas pri grimpaj ĝis rampaj, sukoplenaj unu- aŭ dujaraj nelignaj plantoj.
tropeolo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malvedoj laŭ APG III
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Tropaeolum L. 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Tropeoloj originas en Sudameriko kaj Mezameriko, tie plejofte el la montaroj de Meksiko ĝis meza Ĉilio kaj Argentino. Kiel ornamplantoj kelkaj (proksimume ok) el la specioj estas hodiaŭ disvastiĝintaj en la modera klimatozono tutmondedisvastigitaj.
En tiu neotropisa genro ekzistas ĉirkaŭ 90 specioj. Unu specio (Tropaeolum tuberosum) estas kultivata kiel nutraĵplanto. La ornamplanto (Tropaeolum majus L.) estas uzata ankaŭ kurace, ĉar ĝia bencila sinapoleo efikas kontraŭbakterie.
Sistematiko
redakti(elekto)[1]:
- Tropaeolum ciliatum Ruiz & Pav.
- Granda tropeolo (Tropaeolum majus L.)
- Malgranda tropeolo (Tropaeolum minus L.)
- Tropaeolum peltophorum Benth.
- Kanaria tropeolo (Tropaeolum peregrinum L.)
- Tropaeolum polyphyllum Cav.
- Tropaeolum smithii DC.
- Tropaeolum speciosum Poepp. & Endl.
- Tropaeolum tricolor Sweet
- Tubera tropeolo (Tropaeolum tuberosum Ruiz & Pav.)
Fontoj
redakti- angle La familio de la tropeolacoj en la APWebsite.
- angle Priskribo de la familio Tropaeolaceae ĉe DELTA. Arkivigite je 2020-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Priskribo ĉe Western Australian Flora.
Detalfontoj
redakti- ↑ angle Noto ĉe GRIN.[rompita ligilo]