Romp-arko

(Alidirektita el Tudor-Arko)

Romp-arkoakra arko estas arko konstruita el du cirkloj kun pinta akraĵo. En la arĥitekturo ĝi validas kiel centra kaj karakteriza elemento de la gotiko.

Koridoro kun akra arko.

Laŭ Francisko Azorín ogivo estas Arkaĵo konsistanta el du arkoj formante angulon.[1] Li indikas etimologion el la latina augiva, el augere (kreski, grandigi). Kaj li aldonas la tipoterminojn lancoforma, akuta, ekilatera.[2]

Konstruado kaj formoj redakti

Oni konstruas romparkon el du cirkloj resp ties segmentoj aŭ arkoj.

  • Je la normala aŭ egallatera romp-arko la cirklocentroj troviĝas sur la abutmento-punktoj. La longo de la cirkloradiusoj egalas la spanon.
  • Je la premita romp-arko la cirklocentroj troviĝas inter la abutmentaj punktoj. La cirkloradiusoj estas malpli longaj ol la spano. La zenito super la abutmentoj estas malpli alta ol je la normala romp-arko.
  • Je la troaltigita romp-arko la cirklocentroj troviĝas ekster la abutmentaj punktoj. La cirkloradiusoj estas pli longaj ol la spano. La zenito super la abutmentoj estas pli alta ol je normala romp-arko. Tiu ĉi arkformo ankaŭ nomiĝas lancetarko pro la formo de lanco-pinto.

Laŭ pli vasta difino ankaŭ arkoj, kiuj konsistas el pli ol du cirklaj arkoj, apartenas al la romp-arkoj, ekzemple kurtenarko, kilo-arko kaj la tudor-arko.[3]

Romp-arkoj de la gotiko redakti

 
Gotika ornamripofenestro kun romp-arko

Ĝeneralaĵoj redakti

La romp-arko validas kiel ĉefa elemento de la gotika arĥitekturo. La termino romp-arka stilo troviĝas ankaŭ kiel pli malnova nomo por la gotika konstruarto kiel tia.[4] La uzado de akraj arkoj havis kaj formalajn kaj ankaŭ konstruajn kaŭzojn. Kontraste la antaŭe superregan rondan arkon la romp-arko signifis alproksimiĝo al tiu arkoformo, kiu konvenas al la statika fortopaso, la parabolo.

Unuaj romp-arkoj jam troviĝis en la romaniko de la Reĝlando Burgonjo.[5] Je la konstruado de la tria abatopreĝejo de Cluny komencata en 1088 oni uzis por arkaĵoj kaj volboj akrajn arkojn. Multaj postsekvaj konstruaĵoj de la 12-a jarcneto en Burgonjo sekvis ĉi tiun ekzemplon. En la gotika eklezia arĥitekturo (Sankta Dionizio) oni uzis akrajn arkojn ekde la unua duono de la 12-a jarcento.[6] Ekde Francujo ĉi tiu arkoformo disvastiĝis proksimume 1200 al Germanujo, estis uzata ĝis en la frua 16-a jarcento kaj denove jarcentojn pli malfrue reuzata kadre de la novgotiko.[6]

Lancetfenestroj redakti

 
Lanceta duopofenestro

Aparta formo de la akra arko estas lancetfenestro. Temas pri mallarĝa fenestro kun troaltigita romp-arko (lancetarko) kiel finaĵo. Lancetfenstroj validas, kiel la lancetarko, kiel aparta elemento de la angla frugotiko.[7] Tie oni uzis ĉi tiun fenestrotipon ofte grupe.[8] Kiel ekzemploj estas prezentata unuopa lancetfenestro en Witney en la graflando Oxfordshire proksimume 1220, lanceta duopofenestro en Lincoln proksimume 1250 kaj ankaŭ lanceta triopofenestro en Salisbury proksimume 13-a jarcento.[9] Je lanceta triopofenestro la meza fenestro superstaras la du aliajn.[10] La elementon de lanceta triopofenestro reekprenis la historiismo.

Romp-arka friso estas frisornamaro el etaj romp-arkoj.

Tudor-Arko redakti

 
Tudor-Arko
 
Tudor-Arko

Tudor-Arko nomiĝas en la arĥitekturo tre plata romparko, kiu estas karakteriza por la Tudorstilo. Ĝi disvastiĝis precipe en Anglujo, pro kio ĝi ankaŭ nomiĝas angla romparkonormana arko. Ĝi konsistas el kvar cirkloarkoj kunpo du malsamaj radiusoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 152.
  2. Azorín, samloke.
  3. Frazo laŭ Günther Wasmuth (eldoninto): Wasmuths Lexikon der Baukunst, Berlino, 1929-1932 (4 volumoj), kapvorto Spitzbogen
  4. Frazo laŭ Günther Wasmuth (eldoninto): Wasmuths Lexikon der Baukunst, Berlino, 1929-1932 (4 volumo), kapvorto Spitzbogenstil
  5. Frazo laŭ Fritz Baumgart: DuMont's kleines Sachlexikon der Architektur, Kolonjo, 1977, kapvorto Spitzbogen
  6. 6,0 6,1 Frazo laŭ Hans-Joachim Kadatz: Wörterbuch der Architektur, Lepsiko, 1988, kapvorto Spitzbogen
  7. Frazo laŭ Günther Wasmuth (eldoninto): Wasmuths Lexikon der Baukunst, Berlino, 1929–1932 (4 volumoj), kapvorto Lanzettbogen
  8. Frazo laŭ Hans Koepf, Günther Binding: Bildwörterbuch der Architektur, 4-a eldono, Stutgarto, Kröner, 2005, kapvorto Lanzettfenster
  9. Wilfried Koch: Baustilkunde. Orbis-Verlag, Munkeno 1988, pj. 196, 412
  10. Vd. La prezentata ekzemplo ĉe Wilfried Koch sur p. 412