Turnoplilongigita dupiramido

En geometrio, n-latera turnoplilongigita dupiramido estas pluredro formita per kunigo de du n-lateraj piramidoj kaj n-latera kontraŭprismo. Unu piramido estas kunigata al unu bazo de la kontraŭprismo, la alia piramido estas kunigata al la alia bazo de la kontraŭprismo.

Turnoplilongigita dupiramido
Verticoj 2n+2
Lateroj 6n
Edroj 4n trianguloj
Geometria simetria grupo Duedra simetrio Dnd (se la pluredro estas edro-transitiva)
Duala Senpintigita kajtopluredro
vdr

Turnoplilongigita dupiramido povas esti konstruitas per plilongigo de n-latera dupiramido per eniganta de n-latera kontraŭprismo inter ĝiaj (kutime kongruaj) duonoj.

Tri turnoplilongigitaj dupiramidoj povas esti egallateraj trianguledraj pluredroj, do havi nur egallaterajn triangulojn kiel edroj:

La turnoplilongigita kvadrata dupiramido kiu estas solido de Johnson
La dudekedro kiu estas platona solido.
La turnoplilongigita kvadrata dupiramido, se estas farita el egallateraj trianguloj, havas samebenajn najbarajn edrojn. Ĝi aspektas kiel paralelepipedo, farita el romboj kun anguloj 60° kaj 120°, kun malgranda diagonalo en ĉiu rombo.

La aliaj membroj povas esti konstruitaj kun izocelaj trianguloj.

Formoj redakti

 
Turnoplilongigita kvadrata dupiramido
 
Turnoplilongigita kvinlatera dupiramido - dudekedro
Turnoplilongigita triangula dupiramido duala de triangula senpintigita kajtopluredro
Turnoplilongigita kvadrata dupiramido duala de kvadrata senpintigita kajtopluredro
Turnoplilongigita kvinlatera dupiramido - dudekedro duala de kvinlatera senpintigita kajtopluredro - dekduedro
Turnoplilongigita seslatera dupiramido duala de seslatera senpintigita kajtopluredro
...
n-latera turnoplilongigita dupiramido duala de n-latera senpintigita kajtopluredro

Eksteraj ligiloj redakti