Uazo (rivero)
Geografio > Eŭropo > Francio > Uazo < Riveroj
Uazo | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 302 km |
Akvokolekta areo | 17 000 km² |
Averaĝa trafluo | 110 m³/s |
Fluo | |
Enfluejo | Sejno ĉe Conflans-Sainte-Honorine |
- Alteco | 25 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Serre, Aisne |
Rivero en Francio | |
Uazo (france l'Oise) estas rivero en la sudo de Belgio kaj en la nordo de Francio. Etimologie ĝia nomo (analoge al tiuj de Isère, Isar, Ysère kaj aliaj) devenas el la latina lingvo (kunmeto el is ou viz, «rivero» kaj ar «akvofluo»).
La fonto de Uazo troviĝas en la belga montetaro Fagne apud Chimay.
Uazo pasas la francajn distriktojn (departementojn) kaj urbojn:
- Aisne (02) : Hirson
- Oise (60) : Compiègne, Creil
- Val-d'Oise (95) : Cergy-Pontoise
- Yvelines (78) : Conflans-Sainte-Honorine
Ĉe Conflans-Sainte-Honorine ĝi enfluas en la riveron Sejno.
La rivero Uazo donis sian nomon al franca distrikto (departemento).
Ĝiaj ĉefaj alfluantoj estas Serre kaj Aisne.