Gommiswald

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Uetliburg)

Gommiswald (prononcu gomisvalt) estas komunumo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2800 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Gommiswald
Blazono de Gommiswald
Blazono de Gommiswald
Blazono de Gommiswald
Vilaĝocentro de Gommiswald kun preĝejo
Vilaĝocentro de Gommiswald kun preĝejo
Vilaĝocentro de Gommiswald kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 13′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.21667 °N, 9.01667 °O / 47.21667; 9.01667 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 47.21667 °N, 9.01667 °O / 47.21667; 9.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2800
Areo 11,84 km²
Alteco 590 m super marnivelo
Poŝtkodo 8737 Gommiswald
8738 Uetliburg
Komunumkodo 3334
Mapo de Gommiswald
Mapo de Gommiswald
Mapo de Gommiswald
vdr

Geografio redakti

Gommiswald situas sude de la Ricken-Pasejo en la regiono Gaster en bela monteta kaparo kun mirinda vido al la Lago de Zuriko. La komunumo Gommiswald konsistas el la vilaĝoj Gommiswald kaj Uetliburg, kaj la setlejoj Risisberg, Gütsch, Ottenhofen, Huetbach kaj Ramendingen, kaj multnombraj izolitaj bienoj. Sur monteto okcidente de Uetliburg situas la Monaĥejo Berg Sion. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,84 km², de kiuj 48,9% estas kovritaj de arbaro, 41,8% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gommiswald limas en okcidento kaj nordo al Ernetschwil, en nordoriento al Wattwil, en orientnordoriento al Ebnat-Kappel, en oriento al Rieden, kaj en sudo al Kaltbrunn.

Trafiko redakti

Tra Gommiswald pasas la kantona vojo n-ro 427, kiu konektas la kantonan ĉefvojon n-ro trans Ricken-Pasejo kun la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Uznach al Schänis en la valo. Gommiswald estas atingebla per poŝtaŭtobusoj de Ricken, Uznach kaj Kaltbrunn. Ekzsitas ankaŭ poŝtaŭtolinio de Gommiswald al Rieden.

Historio redakti

Gommiswald por svisaj rilatoj estas relative juna komunumo. La plej malnova dokumento, el Gommiswald mem estas sigelita letrero el la jaro 1448. Unua skriba mencio de la loko datiĝas el papa buleo de 1178, en kiu estis konfirmitaj la interezrajtoj de la Monaĥinejo Schänis pri Gommiswald (tiam skribita Goihaim). Ĝis 1469 Gommiswald troviĝis sub la regado de la Grafoj de Togenburgo. Tiam ĝi falis sub administrado de Ŝvico kaj Glaruso kaj inter 1798 kaj 1803 dum la Helveta Respubliko ĝi apartenis al la Kantono Linth. Ek de 1803 ĝi apartenas al la tiam fondita Kantono Sankt-Galo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti