Uklin
Uklin, ukraine kaj ruse Уклин, hungare Aklos [akloŝ] estas malgranda, ne memestara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Svaljava, en municipo de Poljana.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png/180px-Map_of_Ukraine_political_simple_Oblast_Transkarpatien.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/74/Ukraine_Oblast_Transcarpathia_Rajon_Svaliava.png/160px-Ukraine_Oblast_Transcarpathia_Rajon_Svaliava.png)
Bazaj informoj
redakti- 48° 39′ 44″ N 22° 59′ 00″ O / 48.66222 °N, 22.98333 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 39′ 44″ N 22° 59′ 00″ O / 48.66222 °N, 22.98333 °O (mapo)
- Areo: 0.7 km²
- Alto super marnivelo: 337 m
- Loĝantaro: 380
- Poŝtkodo: 89313
- Telefonprefikso: 3133
Situo
redaktiUklin situas laŭ rojo.
Historio
redaktiLa historia hungara loknomo estis Uklina, kiu pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis al Aklos. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Uklin/Aklos. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
redakti- preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo el la 18-a jarcento