Universitato Massey

Universitato Massey (maorie Te Kunenga ki Pūrehuroa, angle Massey University) estas unu el la plej grandaj universitatoj en Nov-Zelando, kaj ĉirkaŭ 36 000 studentoj studas tie [1][2]. La universitato havas tri kampusojn, unu en Palmerston North, la dua en la antaŭurbo de Mount Cook en Wellington kaj la tria en Albany, kiu estas en metropolitena Auckland. Krom studi ĉe la tri kampusoj, la universitato permesas ricevi akademiajn gradojn ekster la muroj de la universitato, ene de Nov-Zelando kaj eĉ tra la tuta mondo. Massey estas la plej granda komerca administrada kolegio en Nov-Zelando, kaj estas la nura universitato en la lando, kiu ofertas diplomojn pri aviado, konfliktsolvado kaj veterinara medicino.

Universitato Massey
universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Floreat scientia
Floru scio
Informoj
fondodato 1927
speco publika
Situo
Geografia situo 40° 23′ 5″ S, 175° 37′ 0″ O (mapo)-40.3848175.6166Koordinatoj: 40° 23′ 5″ S, 175° 37′ 0″ O (mapo)
lando Nov-Zelando
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
Internacia Konsilio por Malferma kaj Distanca Edukado vd
filioj
• Institute of Veterinary, Animal and Biomedical Sciences, Massey University
• Riddet Institute vd
Universitato Massey (Nov-Zelando)
Universitato Massey (Nov-Zelando)
DEC
Universitato Massey
Universitato Massey
Map
Universitato Massey
vdr

Kolegioj kaj lernejoj redakti

Universitato Massey havas plurajn altlernejojn kaj lernejojn [3] :

  • kolegio de Arto: inkluzivas la lernejon de Dezajno, la lernejon de Muziko kaj la lernejon de Arto.
  • kolegio de Sanaj Profesioj: temoj kiel flegado, nutrado, psikologio, socia laboro, okupacia terapio estas instruitaj.
  • kolegio de Sociaj Sciencoj kaj Humecoj: oni povas studi edukadon, historion, kultursciencojn, komunikadon, politikon, anglan, teatron, maoriajn studojn.
  • kolegio de Sciencoj: kie la temoj de inĝenieristiko, matematiko, informaj teknologioj kaj veterinara medicino estas instruitaj.
  • lernejo de Komerca Administrado: la lernejo havas programojn pri kontado, ekonomio, aviado, entreprenado, bankado, homaj rimedoj kaj merkatado.
  • Historia sekcio de Massey Universitata kalendaro
  • Bildoj de la pasinteco, en Massey Novaĵoj

Rangigo redakti

[4]

Referencoj redakti

  1. Jara raporto de la universitato 2008
  2. Annual Report 2017, p. 14–16 (2017). Arkivita el la originalo je 2022-06-26. Alirita 2018-12-31.
  3. Colleges at Massey University, New Zealand
  4. QS World University Rankings by Subject 2013 – Agriculture & Forestry. Topuniversities.com (30 April 2013). Alirita 22 May 2015.

Literaturo redakti

  • OWENS, J.M.R. Campus Beyond the Walls: The First 25 Years of Massey University's Extramural Programme Palmerston North, Dunmore Press Ltd., 1985. ((ISBN 0864690479)) havebla senpage de Massey ĉe [2] Arkivigite je 2023-04-06 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti