Transilvania Hungara Universitato Sapientia

(Alidirektita el Universitato Sapientia EMTE)

Transilvania Hungara Universitato Sapientia, (hungare Sapientia Erdélyi Magyar Tudományegyetem (EMTE) [sapiencia erdeji madjar tudomanjedjetem] (Sapientia, Transilvania Hungara Universitato), rumane Universitatea "Sapientia" din Transilvania), estas memstara hungarlingva universitato en Transilvanio (Rumanio) kun centro en Kluĵo funkcianta en la urboj Kluĵo, Miercurea Ciuc kaj Târgu Mureș. La financadon de ĝiaj funkciado kaj disvolvado kovras la hungara ŝtata buĝeto sur la teritorio de Rumanio. La kialo de estigo de ĉi tiu nova superinstrua instituto estis la konstato, ke el ĉirkaŭ 25 mil hungarlingvaj gestudentoj nur ĉiu tria studas en sia gepatra lingvo.

Transilvania Hungara Universitato Sapientia
universitato
Informoj
fondodato 2001
Situo
Geografia situo 46° 46′ 4″ N, 23° 35′ 28″ O (mapo)46.76768333333323.591111111111Koordinatoj: 46° 46′ 4″ N, 23° 35′ 28″ O (mapo)
lando Rumanio
Estraro
gvidanto Dávid László
Nombroj
nombro de studentoj 2 239 (2016/17)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Transilvania Hungara Universitato Sapientia (Rumanio)
Transilvania Hungara Universitato Sapientia (Rumanio)
DEC
Transilvania Hungara Universitato Sapientia
Transilvania Hungara Universitato Sapientia
Map
Transilvania Hungara Universitato Sapientia
vdr
Miercurea Ciuc
Tg. Mureş

Historio redakti

La decido naskiĝis la 14-an de aprilo 2000 en la kunsido de la Kuratorio de Fondaĵo Sapientia estigita en Kluĵo de ok estroj de hungaraj transilvaniaj historiaj eklezioj. La 7-an de aprilo 2001 oni mandatumis kiel rektoron d-ron Sándor Tonk kaj kiel vicrektoron d-ron Vilmos Tánczos. Laŭ konkurso ricevis mandatojn kiel dekanoj la universitataj profesoroj Szabolcs Lányi d-ro (Miercurea Ciuc) kaj Dénes Hollanda d-ro (Târgu Mureș). La Fondaĵo Sapientia en Miercurea Ciuc aĉetis la konstruaĵon de Hotelo Hargita kaj en Târgu Mureș luis la domon Deus Providebit, kiu estis eklezia posedaĵo. La Landa Akredita Komisiono Rumana donis la permesilon por provizora funkciado de la universitato en majo kaj julio 2001. La instruado komenciĝis la 8-an de oktobro 2001 en Miercurea Ciuc kaj Târgu Mureș kun 371 gestudentoj. En la lernojaro 2006/2007 estis 2.205 gestudentoj kaj 339 instruistoj en la universitato.

La universitato estis akreditita per la Leĝo 58/2012.[1]

Rektoroj redakti

Elektitaj instruistoj redakti

Referencoj redakti

  1. Monitorul Oficial al României Partea I, Anul 180. (XXIV.) Nr. 222. 3 aprile 2012

Eksteraj ligiloj redakti