Universitato Kolumbio
La Universitato Kolumbio (oficiale nomita Universitato Kolumbio en la urbo Novjorko; angle Columbia University in the City of New York) estas privata universitato. Ĝi estas une el la plej eminentaj esploraj universitatoj en la mondo, kaj membro de la tiel-nomita Hedera Ligo. Fondita en 1754 laŭ reĝa ĉarto de reĝo Georgo la 2-a de Britio, Kolumbio kreskadis enhavi 20 kolegojn kaj aliaj instituciojn.
La ĉefa tereno situas sur ses blokoj (132 000 m²) en Manhatano, kaj la plej granda satelita tereno (pri sanscienco) estas kvindek blokojn norden, ankaŭ en Manhatano. Do Kolumbio estas, laŭ iuj raportoj, la trei granda landposedanto de la urbo, post la katolika eklezio kaj la urbo mem.
Pro rilatoj kun diversaj ŝtatagentejoj kaj aliaj institucioj, supozeble Kolumbio estas la plej granda dungisto en Novjorko. Pro ĝia grandeco (laŭ lando kaj dungatoj), iuj en la komunumo konsideras Kolumbion kiel korporacion, kaj fojfoje okazas malkonsento inter la universitato kaj la ĉirkaŭaj najbarejoj, kiuj ofte kontraŭas la kreskadon de la universitato.
Studentaj tumultoj
redaktiEn 1968 okazis studentaj tumultoj, kontraŭ plano konstrui gimnastikejon en apuda parko Morningside. La protestantoj rigardis la planon kiel atakon al la negraj loĝantoj en la najbarejo Harlem. Dum kelkaj tagoj, la studentoj regis administraciajn konstruaĵojn kaj klasĉambrojn. Oni konsideras tiun tempon kiel la fojon kiam la studentoj kaj administracio plej multe malkonsentis. Finfine Kolumbio nuligis la planon, kaj anstataŭe konstruis subgrundan gimnastikejon sub la norda flanko de la tereno, kiu ankoraŭ estas uzata. La originalan arĥitekturan desegnon por la gimnastikejo finfine uzis Universitato Princeton por konstrui sian gimnastikejon Dillon.
Servoj
redakti- Collegium Musicum
- La Columbia Encyclopedia (Kolumbia Enciklopedio) estas unuvoluma enciklopedio, produktita de Columbia University Press kaj en la lasta eldono, vendita de la Grupo Gale.
- Instituto Tero
Notindaj kolumbianoj
redaktiEstas multaj famaj gravuloj de Kolumbio: poetoj, sciencistoj, artistoj, advokatoj, "fondintaj patroj" de Usono, sportistoj, ktp.
Famaj profesoroj
redaktiFamaj studentoj
redaktiEn filmo, televido, kaj la artoj
redaktiLa tereno aperas en multaj filmoj, pro la novjorka loko kaj la klasika arĥitekturo. Precipe bela estas la ŝtuparo antaŭ la ĉefa biblioteko "Low", kaj la klasĉambro 309 en halo "Havemeyer". Filmoj kun scenoj de la ĉefa tereno:
- Altered States
- Anger Management
- Black and White
- Crimes and Misdemeanors
- Eternal Sunshine of the Spotless Mind
- Everyone Says I Love You
- Ghostbusters
- Ghostbusters II
- Hannah and Her Sisters
- K-PAX
- The Last First Kiss
- The Mirror Has Two Faces
- Mona Lisa Smile
- New York Minute
- Porn 'n Chicken
- P.S.
- Spider-Man
- Spider-Man 2
- Thirteen Conversations About One Thing
Filmoj kun personoj kolumbianaj:
- The Graduate - La persono de Dustin Hoffman estis studento
- Finding Forrester
- The Pride of the Yankees
- Quiz Show - Helpanta profesoro, kaj filo de fama profesoro Mark Van Doren, Charles Van Doren iĝas partoprenanto en malhonesta televida kvizprogramo
Statistiko
redaktiEstas proksimume 23.000 studentoj, 3200 profesoroj, kaj 29 sport-teamoj.
La simbola besto estas reĝa leono.
La oficiala mantro estas la latina frazo In lumine tuo videbimus lumen (En via lumo ni vidos lumon).
Premioj kaj honorigoj
redaktiEkde 1901, 72 kolumbianoj ricevis premion Nobelan pro sia laboro en fiziko, ĥemio, medicino, literaturo, paco kaj (post 1968) ekonomio. Aliaj premioj: