Urasaŭa Naoki
Urasaŭa Naoki (japane: 浦沢 直樹 [Urasaŭa Naoki]) estas fama manga-verkisto, okupanta pri sejnen-mangao. La plej famaj el liaj laboroj estas "20th Century Boys", "Mastro Kiton" (Master Keaton) kaj "Monstro".
Urasaŭa Naoki (japane: 浦沢直樹) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
浦沢直樹 | |||||
Naskiĝo | la 2-an de januaro 1960 en Fuĉu, Tokio, Japanio | ||||
Lingvoj | japana vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Meisei vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | manga-verkisto | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | 20th Century Boys ❦ Monstro ❦ Yawara! ❦ Master Keaton ❦ Pineapple Army vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Urasaŭa Naoki naskiĝis la 2-an januaron 1960 en Tokio, finis la universitaton Mejsej en Tokio, kie li studis ekonomikon. Li interesiĝis pri mangao en infaneco. Li debutis en la jaro 1981 per la mangao "Return".
Tri el liaj mangaoj "Jaŭara!", "Mastro Kiton" (Master Keaton) kaj "Monstro" estas animeiĝitaj de la studio "Madhouse" (Madhaus).
Verkoj
redakti- Beta!!, 1984
- Jaŭara!, 1987—1993
- Pineapple Army, 1986—1988
- Dancing Policeman]], 1987
- Mastro Kiton (Master Keaton), 1988—1994
- Happy!, 1993—1999
- Monstro, 1994—2001
- 20th Century Boys, 1999—2006
- Pluto, 2003—2009
- 21st Century Boys, 2006—2007
- Billy Bat, 2008—
- Mangari Michi, 2009—
- Mastro Kiton: Renovigo, 2012—
Romanoj
redakti- Alia Monstro, 2002
Rakontaroj
redakti- NASA, 1988
- Jigoro!, 1994