Uzantino:Ligata/Angla gramatiko

La angla gramatiko estas la maniero kiel signifoj estas koditaj per vortumoj en la angla lingvo. Tio ĉi inkludas la strukturon de vortoj, esprimoj, subfrazoj kaj frazoj ĝis la strukturo de tutaj tekstoj.

Estas historiaj, sociaj, kulturaj kaj regionaj variaĵoj de la angla. Diverĝoj el la gramatiko priskribita ĉi tie okazas en iuj dialektoj de la angla. Ĉi tiu artikolo priskribas ĝeneraligitan hodiaŭan norman anglan lingvon, la formon de parolado kaj skribado trovitan en specoj de publika diskurso, kiuj inkludas elsendojn, edukadon, distron, registarojn kaj novaĵojn. Ĝi ankaŭ inkludas kaj formalajn kaj neformalajn parolmanierojn. Estas gramatikaj diferencoj inter la normaj formoj de la brita, usona kaj aŭstralia anglaj dialektoj, kvankam ĉi tiuj estas negravaj kompare kun la diferencoj en la vortprovizo kaj prononco.

La moderna angla plejparte abandonis la fleksian kazan sistemon de siaj prapatraj lingvoj favore al analizaj konstruoj. La personaj pronomoj de la moderna angla retenas morfologian kazon pli forte ol ĉiu alia parolparto (restaĵo de la pli vasta kaza sistemo de la malnova angla). Por aliaj pronomoj kaj ĉiuj substantivoj, adjektivoj kaj artikoloj, gramatika funkcio estas indikita nur per vorta ordo, prepozicioj kaj la "saksa genitivo" (-'s).[1]

Ok "vortklasoj" aŭ parolpartoj estas ofte distingitaj en la angla: substantivoj, determiniloj, pronomoj, verboj, adjektivoj, adverboj, prepozicioj kaj konjunkcioj. Substantivoj formas la plej grandan anglalingvan vortklason; la verboj formas la duan plej grandan. Malsame ol multaj hindeŭropaj lingvoj, anglaj substantivoj ne havas gramatikan genron, kvankam multaj substantivoj temas specife pri viraj aŭ inaj homoj aŭ bestoj.

Vortklasoj kaj esprimoj redakti

  1. {{{Titolo}}}. ISBN 0-521-43146-8.


Malsame ol Esperanto, la vortklaso de anglaj vortoj ordinare ne estas markita. Oni ordinare ne povas diveni la klason de vorto el ĝia formo, krom nur parte fidinde ĉe iuj fleksiaj finaĵoj aŭ derivaj sufiksoj. Aliflanke iuj vortoj apartenas al pli ol unu vortklaso. Ekzemple, run povas servi jen kiel verbo (kuri), jen kiel substantivo (kuro); tiuj estas tamen rigardataj kiel du malsamaj leksemoj.[1] Leksemoj povas esti fleksiitaj por esprimi malsamajn gramatikajn kategoriojn. La leksemo run havas la formojn runs (kuras), ran (kuris),runny (flua), runner (kuranto) kaj running (kurado). Vortoj en unu klaso fojfoje povas esti derivitaj de tiuj en alia kaj poste mem konduki al pluaj novaj vortoj. Ekzemple la substantivo aerobics (kardiovaskula ekzercado), originale el aerobic (aerobia), lastatempe kondukis al la adjektivo aerobicized (pri korpo, havante la formon de ties, kiu faras multan kardiovaskulan ekzercadon).

Kiel en Esperanto vortoj povas kombiniĝi por formi esprimojn, kiuj tipe servas la saman funkcion kiel vorto el individua vortklaso. Ekzemple, my very good friend Peter (mia tre bona amiko Petro) estas esprimo, kiu povas esti uzita en frazo kvazaŭ ĝi estas substantivo kaj estas sekve nomata substantiva esprimo. Simile, adjektivaj esprimoj kaj adverbaj esprimoj funkcias kvazaŭ ili estas adjektivoj aŭ adverboj, sed kun aliaj specoj de esprimoj la temino havas malsamajn implicojn. Ekzemple, verba esprimo konsistas de verbo kune kun ĉiuj objektoj kaj aliaj dependantaj vortoj; prepozicia esprimo konsistas de prepozicio kun ĝiaj komplementoi (kaj estas sekve kutime tipo de adverba esprimo); kaj determina esprimo estas tipo de substantiva esprimo, kiu enhavas determinilon.

Substantivoj redakti

Estas multaj oftaj sufiksoj uzataj por formi substantivojn el aliaj substantivoj aŭ el aliaj tipoj de vortoj, kiel -age (kiel en shrinkage "malpligrandiĝo"), -hood (kiel en sisterhood "fratineco, kunfratinaro"), kaj tiel plu, kvankam multaj substantivoj estas bazaj formoj sen tia sufikso (kiel cat "kato", grass "herbo", France "Francio"). Substantivoj estas ankaŭ ofte kreataj el verboj aŭ adjektivoj, kiel kun la vortoj talk kaj reading (a boring talk "teda parolo", the assigned reading "la asignita legaĵo").

Substantivoj estas foje klasifikitaj semantike (per siaj signifoj) kiel konkretaj substantivoj kaj abstraktaj substantivoj (book "libro" kaj laptop "tekokomputilo" kontraŭ heat "varmeco" kaj prejudice "antaŭjuĝo"). Gramatika distingo estas ofte farita inter kalkuleblaj substantivoj kiaj clock "horloĝo"kaj city "urbo" kaj nekalkuleblaj substantivoj kiaj milk "lakto" kaj decor "dekoro".[2] Kelkaj substantivoj povas funkcii kiel kaj kalkuleblaj kaj nekalkuleblaj, ekzemple la vorto wine "vino" (This is a good wine; I prefer red wine "Tio ĉi estas bona vino"; "Mi preferas ruĝan vinon").

Kalkuleblaj substantivoj ordinare havas apartajn ununombran kaj plurnombran formojn. Ĉe iuj tamen la ununombra kaj plurnombra formoj estas samaj, ekzemple fish ("fiŝo" aŭ "fiŝoj"). En plejpartoj de kazoj la plurnombro estas formita el la ununombro per aldono de -[e]s (kiel en dogs "hundoj," bushes"arbustoj"), kvankam estas ankaŭ neregulaj formoj (woman/women "virino/virinoj," foot/feet "piedo/piedoj," ktp.) Certaj substantivoj povas esti uzataj kun plurnombraj verboj eĉ kvankam ili estas ununombraj en formo, kiel en The government were... ("La registaro estis...," kie the government "la registaro"estas konsiderata kiel referenco al la homoj konsistigantaj la registaron). Tio ĉi estas formo de sinezo; ĝi estas pli ofta en la brita angla ol la usona.[3]

La kazoj de anglaj substantivoj ne estas markitaj kiel en Esperanto, sed ili havas posesivajn formojn, formitaj per la aldono de 's (kiel en John's "de John", children's "de infanoj") aŭ nur apostrofo (kun neniu ŝanĝo en prononco) en la kazo de -[e]s-formaj pluraloj kaj foje aliaj vortoj finantaj kun -s (the dogs' owners "la posedantoj de la hundoj", Jesus' love "la amo de Jesuo"). Pli ĝenerale, la fino povas esti aplikita al substantivaj esprimoj (kiel en the man you saw yesterday's sister "la fratino de la viro, kiun vi vidis hieraŭ"). La posesiva formo povas esti uzita aŭ kiel determinilo (John's cat "la kato de John") aŭ kiel substantiva esprimo (John's is the one next to Jane's "tiu, kiu apartenas al John estas tiu apud tiu, kiu apartenas al Jane").

La statuso de la posesivo kiel afikso aŭ klitiko estas polemika.[4][5] Ĝi malsamas de la substantiva fleksio de lingvoj kiel la germana, tiel ke la genitiva fino povas esti aldonata nur al la lasta vorto de substantiva esprimo. La posesivo povas esti analizita ekzemple kiel klitika konstruo ( "enklitika postpozicio") aŭ kiel fleksio de la lasta vorto de esprimo ("randa fleksio").[6][7][8]

Notes and references redakti

  1. Carter & McCarthy 2006, p. 297
  2. Carter & McCarthy 2006, p. 299
  3. Carter & McCarthy 2006, p. 298
  4. {{{Titolo}}}. ISBN 9789027273000.
  5. Börjars, Kersti. (2013) “Expression of Possession in English”, Morphosyntactic Categories and the Expression of Possession. John Benjamins Publishing Company, p. 149–176. ISBN 9789027273000.
  6. {{{Titolo}}}. ISBN 978-0-582-51734-9.
  7. Greenbaum, Sidney. (1996) The Oxford English Grammar. Oxford University Press, p. 109–110. ISBN 0-19-861250-8. “In speech the genitive is signalled in singular nouns by an inflection that has the same pronunciation variants as for plural nouns in the common case”.
  8. {{{Titolo}}}.

[[Kategorio:Gramatiko de la angla lingvo]]