i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Autuno32!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 14:41, 8 Mar. 2014 (UTC)

Saluton kaj bonvenon. Gratulon, ke vi metis artikolon Gako, sed tamen preni artikolon per WikiTrans estas facile, sed oni devas prilabori ĝin, por ke ĝi estus utila en Vikipedio kaj ne estu forigita. Mi vikipediigis tiun, sed rigardu kiel mi faris kaj alian fojon, bonvolu fari tion vi mem. Se ne, vi laborigos aliulojn anstataŭ labori.--kani (diskuto) 13:10, 13 Mar. 2014 (UTC)

Saluton. Vi povas vidi, ke en paĝo Forigendaj artikoloj oni parolas pri via artikolo. Pri aŭtorrajtoj mi ne multe scias, sed ja estas nepro ke se la teksto jam estas aliloke ne povas veni same al Vikipedio. Plej facila solvo estas korekti la artikolon, meti pli da informoj, aldonoj, krp., por ke ĝi estu malsimila. Tion vi povas diri en la koncerna paĝo Forigendaj artikoloj. Alia temo estas la nomoj de tiuj plantoj, ĉu vi simple adaptas la nomon el la vjetnama. Tio ne ĝustas, se la planto vivas ankaŭ en aliaj landoj kun aliaj lingvoj. Oni povas klopodi krei nomon baze sur la latina. Por mi komenco gn- estas neprononcebla. Oni povas krei Iela nafalio, Ĥuka nafalio ktp., uzante specifan distingon de la planto. Nur kiam la planto estas endemio de ununura lando eblus uzi la surlokan nomon.--kani (diskuto) 19:12, 9 Apr. 2014 (UTC)

Saluton. Dankon pro klarigoj. Kvankam mi estas la aŭtoro de la artikolo Ĥuko en La Bona Lingvo, mi nun komprenas, ke pli bone estas, ke mi skribu alian artikolon por Vikipedio. Pro tio, mi tute konsentas la forigon de mia artikolo en Vikipedio. Mi petas, ke la administranto tion faras plej frue kiel eble. Kiel esperantisto, mi tute ne estas naciisto, ŝovinisto kaj akceptas ajnan proponon pri nomigo de Gnaphalium affine. Mi nur bezonas uzi la nomon de tiu planto. En PIV estas 7 vortoj komencantaj per gn- (gnomo, gnejso, gnafalio ktp.). Antaŭ ol proponi vikipedie akcepteblan esperantan nomon por tiu planto, mi deziras serioze pripensi. Ĉu vi konas referencon pri esperantigo de plantaj nomoj? Tia dokumento estus tre oportuna. Dankon denove Autuno32 (diskuto) 07:14, 10 Apr. 2014 (UTC)

Saluton. Unue: ne necesas, ke oni forigu la nunan artikolon kaj oni faru novan; povus sufiĉi ke oni ŝanĝu ĝin sufiĉe. Eĉ se taŭgus ŝanĝi la titolon, oni povas uzi ilon Alinomigi, kio estas iom kaŝita, sed mi povus helpi. Se oni forigas la nunan artikolon, ĉiam oni povos enmeti novan. Pri la nomo, se aperas gnafalio en PIV, tio devas esti la bazo. Poste oni devas serĉi plian vorton, por ke ĝi estu difereenca el la aliaj specioj de la sama genro. Mi metos ekzemplon de birdoj, pri kio mi ofte okupiĝas. Cikonio estas konata vorto por genro, kun unu specio Blanka cikonio kaj alia Nigra cikonio, eĉ se nek la unua estas tute blanka nek la dua estas tute nigra, sed la kvanto de tiuj koloroj diferencas ilin. Por plantoj oni povas agadi simile. Estas listo ie sed pri plantoj mi absolute malfakas. Ĉiukaze vi povas konsulti vikipedion kie estas multaj artikoloj pri plantoj. Eble ne ĉiuj estas kun fidindaj nomoj por la specio sed povas utili kiel bazo, konsilo, ktp. Vi povas ankaŭ kontakti vikipediistojn kiuj okupiĝas pri plantoj, ekzemple ekde Novaj paĝoj, vi povas kontakti kun Forstbirdo.--kani (diskuto) 14:33, 10 Apr. 2014 (UTC)
Xin chao kaj bonvenon Autuno32 al nia Vikipedio. Pardonon, mi forgesis informi al vi pri mia forigpropono de via artikolo. Kiel kani diras, oni povus trovi la manieron eviti kopirajtan aferon sen tuta forigado de la artikolo. Ni vidos kio fariĝos per pensi ke la temo estas tute interesa en la vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 21:36, 10 Apr. 2014 (UTC)


Mi deziras alinomigi Ĥukon
Post serioza studado de la komentoj fare de la kolegoj, mi plene komprenas, ke la termino ĥuko, devenanta de la vjetnama vorto khúc (prononcu ĥuk) povus malplaĉi al legantoj el aliaj landoj kie la planto ankaŭ kreskas. La plej oportuna solvo estas esperantigo surbaze de la latina. Pro tio, ke Gnafalio jam ekzistas en PIV por la genro Gnaphalium, mi proponas por Gnaphalium affine: Gnafalio parenca. Ĉu ĝi estas akceptebla? Se jes, mi reskribos la tutan artikolon evitante kopirajtan aferon. Antaŭdankon Autuno32 (diskuto) 04:31, 18 Apr. 2014 (UTC)

Dankon pro via komento kaj mi ĝoje vidos vian kontribuon al la nova artikolo. Ĉar la nuna artikolo Gnafalio estas ankoraŭ tre eta, ĉu vi povus plibonigi la paĝon kun la klarigo (ekz. la uzado en Azio) de Gnaphalium affine kiel sekcio sub la paĝo Gnafalio? Se jes, oni povus alidirektigi la paĝon Ĥuko.--Salatonbv (diskuto) 20:55, 19 Apr. 2014 (UTC)

Pri nuokmamo kaj fiŝsaŭco redakti

Mi konsentas, ke mia artikolo titolita nuokmamo estas alidirektita al fiŝsaŭco, kiu estas pli ĝenerala. Ĝi kongruas kun la angla versio. Dankon pro tio. Tamen, mi havas kelkajn rimarkojn.
La vorto nuoc mâm (kun ĉapelo sur la litero a estas franca vorto, ne vjetnama. Vizitu la Larousse vortaron: http://www.larousse.fr/dictionnaires/francais/nuoc-m%C3%A2m/55281?q=nuoc+m%C3%A2m#54905
La vjetnama skribo estas nước mắm Mi ne korektas. Mi petas la kolegon kiu redaktis mian artikolon fari la necesajn poluradojn.
Rilate al la konjekto, ke Vjetnamio povas pretendi esi la inventinto de nuokmamo, bonvolu legi la anglan version fish sauce: Vietnam is the Asian country that can probably claim to have invented fish sauce, which did not appear in Thailand until the beginning of the last century.[3] [4] Pro mallerteco, mi ne kapablas montri tiun referencon.
Pri la fonto de la vorto nuokmamo, mi povas indiki: http://bonalingvo.org/index.php?title=N%C5%ADokmam-o_azt
Ĉiakaze, dankegon al ĉiuj kontribuantoj Autuno32 (diskuto) 09:03, 27 Maj. 2014 (UTC)

Ne dankinde. Mi denove aldonis kelkajn korektojn el via komento, sed vi ĉiam eble plibonigos artikolojn. Kaj mi ŝovis ĉi tiun sekcion en la uzantopaĝo.--Salatonbv (diskuto) 12:54, 27 Maj. 2014 (UTC)

Peto por via konsilo redakti

Saluton Autuno32. Ni havas diskuton ĉe Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Vjetnamaj_urboj kaj petas vin por veni. Ĉu vi povas reaktiviĝi en Vikipedio?--Salatonbv (diskuto) 07:06, 13 okt. 2016 (UTC)Reply