Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 07:49, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

Arduino redakti

Saluton, BH8ECD. Dankon pro la artikolo Arduino. Mi ĵus iomete plibeligis ĝian aspekton. Ĉu vi ankoraŭ daŭrigos la tradukadon de la nun kaŝita angla teksto? Estus bone, ĉar alie iu povus forigi la anglaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 07:50, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton, kara Tlustulimu! Dankon pro via helpo kaj plibonigo! Perfekte! Mi estas novulo al Vikipedio tamen mi daŭre laboros por esperantaj artikloj pri liberkodaj hardvaroj, kaj nepre mi bezonas vian helpon kaj gvidadon. Eĉ mi nun ne scias kie la babilejo de Vikipedio (se troviĝas) estas kaj mi ne certas se tiu ĉi respondo atingos vin aŭ ne. Ĉion bonan kaj ĝojan vikipediumon! Amike, BH8ECD
Saluton, BH8ECD. Mi legis vian respondon. :-) Dum la korektado kaj (preskaŭ) fintraduko de la artikolo Arduino mi rimarkis, ke mankas terure multaj terminoj por tio. Mi serĉis ekzemple en la Komputeko, sed ofte ne trovis ion taŭgan. Bedaŭrinde mi havas tre malgrandan vortaron angla-esperantan, kiu samtempe estas tre malnova.
En 2006 mi estis komencanto pri Vikipedio. Sed la vikia kodo estas lernebla, kvankam oni aldonis pliajn trajtojn al la interfaco ekde 2006. Tre grava tia kodo estas ekzemple, kiel oni kreas ligilon: [[ligilo]] fariĝas ligilo. Eble vi ja legu iomete en la ligitaj paĝoj de Helpo:Enhavo. Se vi ankoraŭ havas demandon, vi povos demandi min. Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:35, 12 Aŭg. 2014 (UTC)

Elektrokoagulacio redakti

Saluton, BH8ECD.

Por traduki artikolojn el la anglalingva vikipedio, helpas konsideri la aŭtomatan tradukon fare de epo.wikitrans.net. En tiu ĉi kazo: http://epo.wikitrans.net/Electrocoagulation?src=Electrocoagulation Amike, Talnat (diskuto) 19:23, 5 Aŭg. 2015 (UTC)

Maŝinan tradukon necesas lingve poluri redakti

Saluton BH8ECD! Bonvenon al Vikipedio en Esperanto! Ĉiam plaĉas al mi, kiam venas iu de liberprogramara medio!

Mi vidis, ke vi faris kelkajn tradukojn helpe de EnhavTradukado, evidente kun helpo de maŝina traduko. Ja, per maŝina tradukado eblas tradukadi signife pli rapide. Alia afero estas, ke nuntempa maŝina tradukado ne estas perfekta kaj daŭre estas necesa lingva kontrolo. Mi ĵus kontrolis R (programara lingvo) kaj Elektrokoagulacio kaj mi rapide rimarkis multajn erarojn, videble de maŝino. Ekz. "softvaro" anstataŭ ĝusta "programaro"; "hardvaro" anstataŭ ĝusta "aparataro", problemoj pri vortoordo, ekz. "La R lingvo" anstataŭ ĝusta "La lingvo R" aŭ "La R-lingvo" ktp.

Eble bonus, se vi komencus per iuj malgrandaj laboroj, kie vi povas trejni tradukadon. Ekzemple aldonado de priskriboj al bildoj. Aŭ vi povus eksperimenti en medio, pli taŭga por lernado per tradukado. Mi iomete testas tradukadon de anglalingvaj Vikipediaj artikoloj al Esperanto per Duolingo, ekz. Fino de la mondo en 2012, Kometo Hale-Bopp (necesas senpaga ensaluto al Duolingo). Mi scias, ke tradukado en Duolingo nuntempe ne estas tre ofta, sed almenaŭ estas sekura. Alia eblo estas Vikidatuma Ludo (eblas agordi, ke estu prilaborataj nur artikoloj en Esperanto), kie oni ne skribas, sed multe legas kaj laŭ tio elektas inter kelkaj ebloj. Per legado certe pliboniĝos via lingvonivelo.

Nuntempe mi apenaŭ havas tempon por lingva korektado, precipe de tiom longaj artikoloj, do mi provizore nur metis la ŝablonon {{Lingve poluru|maŝinatraduko}}. Kiam vi ne certas, ĉu vi sufiĉe bone tradukis, uzu ĝin ankaŭ vi kaj iam poste iu povus la artikolon poluri. Sed precipe mi petas, ankaŭ vi mem zorgu, ke viaj tradukoj estus bonkvalitaj! En lernu! estas aktiva komunumo, kiu povus helpi al vi dum lernado, ĉe Duolingo same.

Mi esperas, ke ni vidos vin ĉi tie pli ofte   --KuboF (diskuto) 19:57, 17 Okt. 2015 (UTC)

Radioamatoroj redakti

Saluton kara BH8ECD!
Mi rimarkas ke vi iam kontribuis kaj interesiĝis pri vikipedio kaj pri vikipediaj temoj! Mi eĉ jam legis vian blogon bh8ecd.tumblr!!!! Kvankam neniam mi sukcesis trovi formon por kontakti vin! Se vi povas rekte kontaktu min co2mm/ĉe/frcuba.cu ĉi tie en vikipedio estas pluraj radioamatoroj kun voksigno kiuj agadas, verkas, tradukas kaj plibonigas fakajn artikolojn! Mi invitas vin aldoni la jenan kodon ĉe via paĝo:
{{Uzantoskatolo|Radioamatoro}}
Kio rezultas en:

  RADIOAMATORO
Mi ŝatas radioamatorismon, kaj mi estas membro de ILERA.




Vi trovos nin ĉiuj ĉe Kategorio:Uzanto Radioamatoro!
Se vi bezonas ian helpon aŭ konsilon pri redaktado aŭ deziras iel kunlabori ni tute pretas!
  JabieroKubo (diskuto) 09:30, 25 apr. 2019 (UTC)Reply

saluton amiko redakti

saluton amiko! mi estas aktiva en paket-radio, PR, kaj mallongaj ondoj. PR estas tre utila por ni. Studu la artikolon PR por ricevi informojn pri efika instalo. Hans