i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Bart Demeyere!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  - PaulP 15:40, 25. Apr 2006 (UTC)

Saluton en vikipedio, Bart. Mi vidas ke vi de longe (pli-amlpli same longe kiom mi), kvankam malregule nur ie kaj tie, kontribuas al la projekto. Ĉiukaze bonas revidi vian nomon. En via ĵusa artikoleto "eskapismo" mi proponas aldoni la erojn {{ĝermo|psikologio}} kaj [[Kategorio:Psikologio]]: artikolo de nur tri-kvar frazoj (ĉi-tie eĉ nur du) enciklopedie kutime ankoraŭ ne estas temo plene prilumita (kaj pri eskapismo certe eblus ankoraŭ skribi pli...), kaj sen kategorio vikipedia teksto estas malkomplete enordigita. Pri aliaj similaj kreotaj paĝoj validus la samo. Ne ĉiam facilas decidi kiu estus la plej taŭga kategorio - ĉu ekzemple pri eskapismo taŭgus kategorio filozofio? Kaj ĉu pravigeblas kategorio "ismo" (ja eksapismo ne vere estas ideologio, kiel la aliaj eroj de kategorio ismo)? Sed ankaŭ neperfekte taŭga kategorio pli bonas ol teksto tute sen kategorio, dubokaze pli bone meti pli ol malpli. Kaj dubokaze ankaŭ pravigeblas krei novan kategorion (kun ligo al superkategorio/j/ kaj intervikiaj ligiloj, se ekzistas al komuneja galerio aŭ kategorio), kvankam la nova teksto estas la ununura ero en la nova kategorio. Mi kuraĝigus vin ankoraŭ ampleksigi la tekston, kaj se vi volas, vi povus ankaŭ kontribui (krom minimuman uzanto-paĝon) biografian artikoleton aŭ ĝermon kun foto pri via propra persono, aŭ sendi materialon al ekzemple mi aŭ alia konatulo (ekzemple Yves N), se sentiĝas strange mem vikipedie verki pri la propra biografia paĝo. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 09:53, 12 Okt. 2012 (UTC)