i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LGA EGA!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 05:50, 17 Feb. 2016 (UTC)

Uzanto:LGA EGA/Taller redakti

Saluton. Mi ĵus alinomis vian subpaĝon de uzanto al Uzanto:LGA EGA/Taller, ĉar ĉe ni la nomspaco ne nomiĝas "Usuario", sed "Uzanto". --Tlustulimu (diskuto) 14:19, 19 Feb. 2016 (UTC)

Polurindaj redakti

Saluton. La artikoloj ‎Antikva arto kaj 1 − 2 + 3 − 4 + · · · ankoraŭ bezonas poluri la lingvonivelon kaj tradukon de hispanlingvaj restaĵoj.--kani (diskuto) 17:40, 11 apr. 2016 (UTC)--kani (diskuto) 17:40, 11 apr. 2016 (UTC)Reply

Polurindaj redakti

Saluton. La artikoloj antaŭe menciitaj apenaŭ estis tuŝitaj de vi aŭ plibonigitaj de aliaj. Krome ili estas sufiĉe ambiciaj por ke iu ajn povu korekti ilin. Vi ne korektis ilin kaj ankoraŭ metas aliajn kiuj same devas esti korektitaj. Mi klopodos korekti Nancy Drew on Campus, sed mi petas ke vi metu simplajn artikolojn facile korekteblajn aŭ ĉefe dediĉu pli da tempo al la malglataĵoj kiuj lasas aŭtomataj tradukiloj. Lista de libros > Lerta de libroj, anstataŭ Listo de libroj.--kani (diskuto) 18:23, 6 jul. 2016 (UTC)Reply

Por ne perdi la kontakton kaj ankaŭ por ke Esperanto estu io praktika, eble vi povas fari ambaŭ aferojn samtempe, ekzemple skribante en Vikipedio nur iomete kaj ĉefe tion kion vi kontrolas, ankaŭ legante, ĉar estas multaj legendaj artikoloj, ekzemple la artikolo de la semajno.--kani (diskuto) 16:02, 7 jul. 2016 (UTC)Reply
Mi korektis iome artikolon Kogurja lingvo, sed restas multaj anglalingvaj vortoj en la tabelo. Bonvolu traduki ilin kaj lasi spacojn inter vortoj. Temas pri malfacila artikolo, eble vi povas trovi pli facilajn farotajn artikolojn. Ĉu mi povas konsili? Kie vi loĝas? Kiuj estas viaj preferataj fakoj? Ĉu koreaj lingvoj?--kani (diskuto) 12:19, 9 jul. 2016 (UTC)Reply
Pri arabaj literoj rigardu la tabelon de la artikolo Araba alfabeto; tie aperas ruĝe la nomoj de la literoj, jam blue tiu kiun vi ĵus faris. Tiu artikolo estas havenda, do indas pliampleksigi ĝin.--kani (diskuto) 10:45, 11 jul. 2016 (UTC)Reply