i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Petrus Adamus!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Yekrats 00:09, 2. Aŭg 2006 (UTC)

Diocezo kaj episkopujo redakti

Saluton, kial vi anstataŭas en multaj artikoloj vorton "diocezo" per vorto "episkopujo"? Miaopinie diocezo estas ĝusta. Tio estus la sama, se vi anstataŭus en la ĉeĥa vorton "hezký" per vorto "krásný" aŭ "pěkný". --Petr Tomasovsky 04:53, 2. Sep 2006 (UTC)

Vi pravas, la vortoj estas samaj en signifo kaj ambaŭ ankaŭ estas ĝustaj; tamen, diocezo estas esperante nelaŭsistema vorto, ne havanta iun ajn vortradikan kunigon kun sia estro – episkopo. Vortoj episkopujo por estrata teritorio kaj episkopejo por rezidejo de episkopo estas vortoj kreitaj plene en ideoj de Esperanto, ne pligrandigantaj senutile la vortstokon, kompreneblaj ankaŭ por homoj malpli konantaj la kristanan terminaron.--PAD 07:07, 2. Sep 2006 (UTC)

Bone, sed de kie vi scias, se oni komprenas al vorto "diocezo". Dependas de ĉiu homo, se tiu eklernos ĝin aŭ ne. Plie, ĉu vi faris enketon pri la diocezo? Miaopinie, diocezo estas tute en ordo. Ne koleru, sed tiaj ŝanĝoj estas senbezonaj. --Petr Tomasovsky 15:33, 2. Sep 2006 (UTC)
Aldoneto: En la ĉeĥa estas pli kompreneblaj esprimoj "opavská diocéze", "olomoucká diocéze" ol "opavský episkopát", "olomoucký episkopát". Mi esperas, ke "episkopát" estas ĝusta traduko de "episkopujo". --Petr Tomasovsky 16:41, 2. Sep 2006 (UTC)


Jes, en la ĉeĥa estas certe pli komprenebla la vorto diocezo ol episkopujo, danke al simileco kun la ĉeĥe kaj internacie pli konata elgreka vorto διοίκησις. Simile, mi ankaŭ pensas ke britoj (kaj pro nuntempa internacieco de la angla lingvo ankaŭ alilandanoj) pli bone komprenas la vorton uesto ol la latinan okcidento, malgraŭ tio mi tre preferas la duan formon. En nia disputo krome la de mi preferata varianto estas laŭsistema, la alia tute ne. Kial pligrandigi senutile la vortstokon? Ĉu ĝuste tiu ĉi ebleco de vortfarado per kunigo ne estas unu el la plej gravaj oportunoj de Esperanto? La vorton episkopát mi verŝajne tradukus kiel episkoparo.--PAD 20:37, 2. Sep 2006 (UTC)

Diocezo estas Fundamenta vorto laŭ Regulo 15 (pri t.n. internaciaj vortoj). Episkop|ujo unuavide aspektas pli skemisma, sed ĝia baz-radiko estas egale "reguldekkvina". Cetere, sub episkop|o en PIV, ~ujo kuŝas kun du signifoj, unu el kiuj simple resendas al la artikolo diocez|o. Nu, oni obĵetos al mi, ke en vort-familio, oni transskribu nur la bazan vorton, kaj formu la ceterajn per la derivadaj reguloj de Esperanto. En tiu ĉi kazo tamen, se forĵeti unu el ambaŭ, oni rajtus argumenti, ke diocezo + diocezestro estas pli "laŭ la spirito de la lingvo" ol episkopo + episkopujo. La sufikso -ujo en la senco -lando (kaj en la senco -arbo) ja estas arkaikiĝanta. -- Tonymec 07:45, 23. Aŭg 2007 (UTC)

Saluton PAD, mi kreis nur la tabelon kun la teksto, kiun mi "almuntis" al la bildo. Se mi bone rememoras, mi serĉis en pluraj libroj, kiel plej konvene traduki la kuracistajn esprimojn de la skeleto. Sed eblas, ke mi eraris en io. --Petr Tomasovsky 18:09, 20. Jul 2007 (UTC)

Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo redakti

Sekve al via demando, mi lanĉis tradukprojekton de via bonŝatata artikolo francen. Vidu pli detalan respondon sub via peto. -- Tonymec 07:24, 23. Aŭg 2007 (UTC)

cs:Esperanto redakti

Saluton PAD. Reveninte nur hieraŭ mi rigardis paĝon en cs: pri Esperanto kaj ekvidis tie, ke estas tie sufiĉaj ligiloj. Se ne, bv kontakti Vikipediiston:Miroslav Malovec --Petr Tomasovsky 15:10, 12. Sep 2007 (UTC)

Dankon. Kiam mi skribis al vi, ankoraŭ sufiĉaj ne estis, sed poste eklaboris Marek Blahuš je la artikolo kaj preskaŭ ĉiujn aldonis. --PAD 19:58, 25. Sep 2007 (UTC)

Aŭstrio kaj Aŭstrujo redakti

Saluton PAD. Vi nuligis la vorton "aŭstrujo" en la artikolo AŬSTRIO kaj rimarkis, ke "Korekto, laŭ Akademio oni ne uzu la uj-formon". Mi volas demandi vin, kiam la akademio decidis tion? ĝis! Punktor 18:32, 21. Jun 2008 (UTC)

Mi konkludis tion el la paĝoj [1] kaj [2]. Ankaŭ en la paĝo [3] estas skribite: Multaj ekzemple uzas la popolvorton Aŭstroj, dum la Akademio de Esperanto rekomendas paroli nur pri Aŭstrianoj. Se do ne estas ĝusta la formo *Aŭstroj*, ankaŭ la devenanta landonomo *Aŭstrujo* ne ĝustas. La nomo estas kunmetita, sed kreita ne de loĝanto-nomo, same kiel Alĝerio kaj similaj. Se ni do eĉ tiun tipon de vortoj sufiksigus per -uj-, oni perdus la lastan certecon rilate landojn – ke el -uj- vortoj estas eble krei loĝantojn per forigo de la sufikso. Tamen, se mi konkludis malbone, mi pardonpetas. --PAD 19:55, 21. Jun 2008 (UTC)
Koran dankon pro la klarigo. Mi ne sciis tion. Mi ja estas iomete nova en Esperantujo (sic!), sed mi ĉiam nur aŭdis pri "aŭstroj"... Do kion ni faru kun la nomo de la artikolo "Aŭstroj"? Ĝis! Punktor 21:01, 21. Jun 2008 (UTC)
Oni solvadis la problemon en la diskuto. Jes, mi estus certe por: se estas evitinda la nomo *Aŭstrujo*, ankaŭ *Aŭstroj* estas nepre evitinda formo. Tamen, aliaj Vikipediistoj opinias malsame. Cetere, mi persone ankaŭ ege preferus uzi ĉie, kie eblas, la klaran -uj- landosufikson anstataŭ ĉiuj aliaj, sed pli multaj kontribuantoj nun preferas uzi aliajn kaj la Akademio bedaŭrinde permesis tion. Ĉiuj aliaj uzataj sufiksoj troviĝas ja ankaŭ en iuj landonomaj radikoj (kaj estas do lernenda kie temas pri radikparto kaj kie ne), nur -uj- en neniu. Mi ricevis antaŭ kelkaj tagoj iun spamaĵon, kiu tamen per kelkaj ekzemploj bone ilustris la nuntempan malfeliĉan staton rilate esperantajn landonomojn. --PAD 11:38, 22. Jun 2008 (UTC)

Ŝablono:Citaĵo de libro redakti

Saluton, PAD. Mi vidis, ke vi ĵus kreis duplikaton de la ŝablono {{Citu libron}}. Do {{Citaĵo de libro}} tial estas superflua. Ĉu vi ne vidis la intervikian ligilon en la angla versio, aŭ laŭ kiu alilingva versio vi kreis ĝin? Kore --Tlustulimu 17:19, 9. Nov 2008 (UTC)

Mi vidis, ke jam ekzistas unu ŝablono, sed ĝi estas angla, ne esperantigita. Sed se mi ĝin tradukus, ĝi ne funkcius en multaj artikoloj, kiuj ĝin uzas -- mi ne kapablas krei robotojn, kiuj povas aŭtomate ĉiujn ligilojn korekti. Do, mi havis ununuran eblecon. Se vi tamen roboton krei kapablas, bonvolu, tiumaniera solvo nepre estos multe pli eleganta. --PAD 21:55, 9. Nov 2008 (UTC)

Vikilibroj kaj citaj ŝablonoj redakti

Pri diversaj vikimediaj projektoj en Esperanto, mankas homfortoj por bone prizorgi ilin. Mi nur ricevis burokratajn rajtojn en ĉiuj projektoj, kaj minimume kontribuis en ĉiuj projektoj (provizante ĉefpaĝon kaj kelkajn bazajn aferojn) sed mi ne sola povas vivigi ĉiujn tiujn projektojn. Se montriĝas laboremuloj mi bonvolas kunhelpi. Se temas pri lanĉi novan projekton nepre teamo da kunlaboremuloj unue konsistiĝu, tiam peto estu starigita por ke la projekto estu ekita. Poste komencos la laboro !

Pri citŝablonoj, la ideo transpreni sen traduko la anglajn ŝablonojn ebligas rekte kopii de anglalingva artikolo kaj tuj ricevi la citreferencojn. Se vi volas traduki la ŝablonojn aŭ eĉ krei unu kiu taŭgus por ĉiuj situacioj, devige vi devos traduki ĉiujn parametrojn kiam vi enportas citaĵon el anglalingva artikolo. Kiu plenumos tiun kroman laboron ?

Oni pripensu la laborkoston de tiaj planoj kaj esplori pri ĝia efektivigo. Mi listigu :

  • verki novan ŝablonon sintezantan diversajn ŝablonojn

  • traduki la diversajn ekzistantajn ŝablonojn
  • traduki unuope ĉiujn parametrojn ĉe enporto de referaĵo el anglalingva artikolo.

Mi ne promesas ke mi en tre proksima tempo povos doni multe da tempo por tiuj taskoj. Arno Lagrange @ 21:04, 15. Nov 2008 (UTC)

Datŝablonoj redakti

Datŝablonoj jam ekzistas pluraj. Eble ne necesas krei novan por la de vi difinita bezono. Bonvolu sciigi kian ŝablonon vi bezonas, ni kune esploros ĉu ĝi jam ekzistas. Arno Lagrange @ 19:11, 17. Nov 2008 (UTC)

Jes, eble mi nur ne trovis iun taŭgan, kvankam ĝi ekzistas. Fine mi venis al la konkludo, ke ankaŭ sen la dat-ŝablono la fontindika ŝablono povas bone funkcii, uzante la daton en la baza formo proksimume laŭ ISO 8601.--PAD 15:09, 20. Nov 2008 (UTC)

Vi nun estas revizianto redakti

Vi nun estas revizianto! Amike salutas Yekrats 19:56, 30. Dec 2008 (UTC).

{{Ŝablonmontraĵo}} redakti

Saluton, PAD. Mi rimarkis, ke vi aldonis al kelkaj ŝablonoj la dokumentadan ŝablonon {{Ŝablonmontraĵo}}. Ĉu vi hazarde konas la pli belan kaj pli ofte uzatan ŝablonon {{dok}}? Krome ĝi ebligas unuecan aspekton de la dokumentadoj. Kore --Tlustulimu 10:30, 2. Jan 2009 (UTC)

(+) {{Dok}} estas pli facile uzebla, ĉar ĝi ne bezonas iujn parametrojn kaj funkcias kun la kutima vikia sintakso. Kore --Tlustulimu 10:32, 2. Jan 2009 (UTC)
  1. Unue, la ŝablonoj ne havas la saman funkcion, {{Ŝablonmontraĵo}} povas esti uzata en paĝo kreita pere de {{dok}}. Mi ne faris tion ĉe la subŝablonoj, por ke ne kompliki la ŝablon-strukturon ankoraŭ pli ol nun la "arbo" sub {{Fontindiko}} estas. Fakte, {{dok}} ne tre helpas por dokumentado, se mi volas klare ordigi pli multajn uz-ekzemplojn, mi devas krei tabelon, kiel en {{Fontindiko/aŭtoroj}}. Ĝuste por tio volas helpi la nova ŝablono. Estas pli facile uzi ĝin, ol krei en ĉiu ŝablono (uzanta parametrojn) unuope tabelon kun ekzemploj, ankaŭ postaj aspekt-aranĝoj estas pere de ŝablono pli facilaj.
  2. Due, kial la subpaĝoj kreitaj per {{dok}} nomiĝas /dokumentado? La vorto dokumentado ja indikas agon, ne povas signifi rezulton de ago. Sed dokumentaĵo por ŝablono ja estas la rezulto, ne la ago. La subpaĝoj devus nomiĝi /dokumento. --PAD 11:43, 2. Jan 2009 (UTC)
  1. Unue, ni ja povas lasi la novan ŝablonon, eble nur por komplikaj ŝablonoj, kies dokumentaĵo bezonas plurajn ekzemplojn. Sed mi proponas, ke ni iom adaptu la ĉirkaŭkestan aspekton al {{Dok}}, por ke oni tuj vidu, ke temas pri alternativa dokumentaĵa ŝablono. Ĉu mi aranĝu tion?
  2. Due, mi ankaŭ iam miris pri ĉi tiu strangaĵo, sed vi ja povas proponi alinomadon. Sed mi ne scias, ĉu tio havus ŝancon, ĉar jam ekzistas multaj tiaj paĝoj. Kore --Tlustulimu 12:09, 2. Jan 2009 (UTC)
  1. Jes, vi povas. Se vi jam ion ŝanĝos, bonvolu konsideri ankaŭ aspekton en IE -- miaj verkoj ĉiam aspektas terure en tiu retumilo, sed mi ne havas Vindozon kaj tial ne povas la ŝablonojn en IE kontroli. Krome, ĉu vi ne havas ideon, kiel eviti en la ŝablono duoblan indikon de ĉiu montrata ŝablonekzemplo (duopaj parametroj ekz01a kaj ekz01b ktp., ĉiam unue kun <pre> kaj due sen ĝi)?
  2. La alinomado vere estus plej bona, nur la laboro grandega, da la ŝablonoj uzantaj {{Dok}} estas ja pli ol 500. --PAD 12:26, 2. Jan 2009 (UTC)

Ŝablonaj funkcioj redakti

Bv precizigi kion vi celas. Antaŭ jaroj estis ie promesite ke aperos tekstoprilaboraj funkcioj kiuj ebligos trakti ekzemple parton de teksto. Tamen laŭ miaj lastaj kontroloj tio daŭre ne funkcias. Sed eble ne tion vi celas. AL @ 18:56, 13. Jan 2009 (UTC)

Eble vi pravas pri -ad- kaj -aĵ-. Tamen ĉu gravas ? Redaktanto same kiel leganto apenaŭ bezonas scii kiel nomiĝas la subpaĝo: ĝi estas aŭtomate kreita kaj alirebla per {{dok}}. De du jaroj la subpaĝo nomiĝas tiel kaj antaŭ vi neniu rimarkigis ke estas erara. Mi kreinte {{dok}} sentis min en la pozicio de kreinto de ŝablono kiu havas la taskon dokumentadi ĝin, mi do sentis tion kiel farenda tasko pli ol kiel legebla teksto (rezulto) kiun vi nomas "dokumentaĵo", sed "dokumento" eventuale povus sufiĉi . Cetere PIV proponas "dokumentaro" por «Tuto de la detalaj priskriboj, klarigoj kaj manlibroj de komputila programo». Se ni decidus ŝanĝi "dokumentado" al io alia (dokumentaĵo, dokumento, dokumentaro, gvidilo, ... ? ) ni povus en unua tempo ebligi la du nomojn (per tia kodo {{#ifexist:{{SUBJECTPAGENAME}}/dokumentaro|{{{{SUBJECTPAGENAME}}/dokumentaro}}|{{{{SUBJECTPAGENAME}}/dokumentado}}}}), kaj poste ni povus mendi de roboto ke ĝi ŝanĝu ĉiujn /dokumentado al /dokumentaro. AL @ 07:09, 15. Jan 2009 (UTC)

Nomŝanĝo redakti

Mi kredas ke estas neniu aparta paĝo por peti nomŝanĝon. Bonvolu direkti la peton rekte al mi (sur mia diskutpaĝo), mi traktos ĝin kiel eble plej rapide. --Arno Lagrange @ 18:02, 28. Jan 2009 (UTC)

Bonvenon ! Petrus Adamus ! Atentu ke dum la nomŝanĝo mi ricevis jenan avertomesaĝon :
"Uzulo PAD estis migrigita al unuigita salutsistemo. Ties renomado disigos la lokan uzulon de la unuigita salutnomo. "
Vi do devos peti en ĉiu projekto kie vi malfermis konton PAD ke ĝi estu renomita al Petrus Adamus por rekonstrui unuigitecon de via konto. AL @ 20:25, 28. Jan 2009 (UTC)
Kompreneble administranto povas forbari la konton PAD. Tamen via peto ŝajnas al mi stranga. Ĉu vere vi deziras ke iu forbaru tiun konton ? AL @ 17:24, 29. Jan 2009 (UTC)
Laŭ via peto mi forbaris PAD -on AL @ 20:43, 29. Jan 2009 (UTC)

Expansion depth redakti

Mi ofte renkontis tian limon. La solvo estas pripensi rimedon kiu utiligas malpli da ŝablonoj, rezigni pri ŝablonoj, rezigni pri iuj variabloj, rezigni pri aŭtomatigo kaj anstataŭe verki permane. Mi konstatis ke se iu paĝo plurfoje vokas ŝablonon kiu entenas kondiĉon "switch" la paĝo ŝargas tiom ofte la saman ŝablonon kun ties plena enteno: tiamaniere la "expansion depth" limo estas rapide atingita. Provu per 'subst' vi eble miros pri la rezulto (ekzemple {{subst:lingv/R|tr}} rezultas Turk kaj mi aldonis 10 kbajtojn al via diskutpaĝo ). AL @ 21:09, 19. Feb 2009 (UTC)

subst ne helpas sed montras al vi kiel funkcias ŝablonoj. Se mi ekzemple enmetas en iun paĝon plurfoje la ŝablonon {{lingv/a}} mi aldonos tiom oble 2 aŭ 3 kb. Mi dubas ke per #if vi pli ŝparas ol per #switch. Nur kontrolu uzante subst, tiam anstataŭ nur la rezulton vi vidas la tutan enŝutitan kodon. Programado en Vikipedio estas tre limigita ĉar la komputado ne okazas en la servilo sed dum la elmontro de la paĝo per la foliumilo de la vizitanto. Sekve kondiĉaj ŝablonoj estas uzendaj nur zorgeme por limigitaj taskoj. AL @ 21:46, 19. Feb 2009 (UTC)

Forigoj redakti

Saluton, se vi deziras, ke artikolo estu forigita por ebligi alinomadon, ne nur aldonu la ŝablonon {{forigu}}, sed - kiel la ŝablono diras - priskribu la peton en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Tie ĝi estos tuj rimarkita de administrantoj. --PaulP - Disk. 21:44, 28. Mar 2009 (UTC)

Verboj redakti

Saluton Petrus, mi rimarkis, ke vi uzas verbojn en strangaj formoj - lastfoje propri, klari. Mi opinias, ke tio estas malĝustaj formoj. Bonvolu traduki al mi klari en la ĉeĥan. Se vi tradukos ĝin kiel být jasný, poste devas esti en Eo esti klara kaj de tie estas klara, estis klara ktp. Se vi ne trovas alian ĉeĥan tradukon, kial vi ellasas la verbon esti? Ĉu tio estas ia slango de iu grupo en Esperantujo? Tio devas esti klara por ni. Mi bezonus, ke vi klarigu tion al mi. Kerio 14:33, 19. Apr 2009 (UTC)

La formoj eble ŝajnas al vi strangaj, ĉar estas uzataj malpli ofte ol tiuj kun la helpverbo esti. Tamen ili estas korektaj. La vorton klari oni vere enĉeĥigas kiel býti jasný, same kiel esti klara (ankaŭ Esperanto ja enhavas sinonimojn). Bonvolu trastudi la artikolon PMEG - 37.2.4. Verbaj finaĵoj - Verboj el ne-agaj radikoj:
  • Se radiko per si mem montras econ aŭ staton, la verba formo normale signifas “esti tia” aŭ “agi kun tia eco”:
    RAPID’ → rapidi = agi rapide; AKTIV’ → aktivi = agi aktive, esti aktiva; PRET’ → preti = esti preta; KURAĜ’ → kuraĝi = esti kuraĝa, agi kuraĝe’.
--Petrus Adamus 15:07, 19. Apr 2009 (UTC)

Kirko de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) / Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) redakti

Saluton Petrus Adamus, vi realinomis vorton preĝejo al kirko. Sed bonvolu rigardi intevikiajn ligilojn, al kiu vorto ĝi ligas. Ekz. kirko en la ĉeĥa respondas al církev, eble ĝi signifas lignan preĝejon - cierkev laŭ elparolo. Mi opinias, ke kirko ne taŭgas al la preĝejo en Fulnek, ĉar al la ĉeĥa kostel respondas en Esperanto preĝejo. Bonvolu do "foliumi" kun mi en la intervikoj: el eo: al cs: Kirko - Církev, el Církev reen al Eklezio. El eo: al en: Kirko - Church, reen eblas reveni nenien, sed la sama vorto el en: al sk: Church - Denominácia kaj de tie eblas jam al cs:, kie estas cs: Denominace. Mi opinias, ke ankaŭ en aliaj lingvoj tio estas simila. Tio estas tre ĥaosa kaj konfuziga. Do Kirko de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) devus esti alinomita je Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek). Zuazua 14:28, 15. Jul 2009 (UTC)

Saluton Zuzazua. Mi vidas, ke necesas iom pliklarigi la aferon: La Esperanta vorto preĝejo signifas ejon, kie oni preĝas. Do, temas pri tre ĝenerala vorto, povanta signifi ekzemple kirkon (kostel), moskeon (mešita), sinagogon (synagoga) ktp. Ĉar en la unuaj jaroj de la historio de Esperanto la lingvo estis uzata precipe sur teritorio Kristana (almenaŭ tradicie), oni plej ofte pensas pri Kristana preĝejo, kirko, uzante la simplan, nekonkretigitan vorton preĝejo. Necesas tamen tre atenti, ĉar la vorto povas signifi ankaŭ nekristanajn ejojn por preĝado.

Ĝenerale en Esperanto nuntempe ekzistas tendenco uzi la vortojn iom pli en ilia vera gramatika senco: ekz. Zamenhof uzadis la vorton pafilego por kanono, tamen nuntempe oni pli ofte konsideras veran logikan sencon kaj pafilego-n do eblas uzi por iu ajn ega ilo por pafi.

La vorto kirko neniel esprimas konstrumaterialon, ĝi ankaŭ neniam estas uzata por la organizaĵo – kvankam en multaj lingvoj oni utiligas nur unu vorton por konstruaĵo kaj organizaĵo, ekzemple Pole kościół, Germane Kirche, Ruse церковь, Angle church, Latine ecclesia, kaj iuj emas fari tion ankaŭ en Esperanto. Sendube temas pri eraro, ni ja havas por organizaĵo la vorton eklezio (kiu Latine tamen signifas ankaŭ konstruaĵon). La vorto kirko signifas Kristanan preĝejon kaj estas tial ideala por la titolo de la artikolo, pri kiu vi skribas. Se la intervikiaj ligiloj estas misaj, necesas ilin korekti.

--Petrus Adamus 17:11, 15. Jul 2009 (UTC)

Kara amiko, vi forigas kategoriojn laŭ preĝejoj, verŝajne pro la opinio, ke kapelo ne estas preĝejo. Tio estas via rajto, mi nun volas atentigi, ke PIV difinas kapelon kiel malgranda preĝejo kaj vikipedia artikolo same. En iu ajn kazo, decas meti respektivan laŭlandan kategorion, alie Kategorio:Kapeloj en Ĉeĥujo estus en Kategorio:Kapeloj laŭ landoj, sed ne estus en Kategorio:Ĉeĥio. Mi kreis por tio Kategorio:Religiaj konstruaĵoj en Ĉeĥio, kiu eliminas ĉi tiun problemon kaj ekzistas en aliaj vikipedioj. Amike. --RG72 13:58, 29. Nov 2009 (UTC)

Pardonu, la forigoj okazis pro nia samtempa redaktado. Alie, mi ĵus skribis kontribuon al la Diskutejo. La esprimoj "Religia konstruaĵo" kaj "Preĝejo" ne estas samsignifaj (ja religia konstruaĵo estas ankaŭ ekz. "monaĥejo"), sed al preĝejoj kompreneble apartenas ankaŭ moskeoj, sinagogoj ktp. La landokategorion vere decas al la de mi kreitajn kategoriojn aldoni. --Petrus Adamus 14:02, 29. Nov 2009 (UTC)
La esprimoj "Religia konstruaĵo" kaj "Preĝejo" ne estas samsignifaj

Mi samopinias. Dankon! --RG72 15:17, 29. Nov 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[4] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:29, 24. Dec 2009 (UTC)

Dankon pro via sciigo, sed vidu: mi jam la 31-an de Oktobro 2008 aldonis mian subskribon, eĉ antaŭ vi. Amike --Petrus Adamus 09:52, 24. Dec 2009 (UTC)
Ne ofendiĝu kara, mi simple ne rekonis vin :) --RG72 03:51, 25. Dec 2009 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min! redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Saluton Petro. Pardonu ke oni malfaris vian redakton en Max Kašparů, sekve de mia atentigo pri ĝi en la Diskutejo. Atentigante tie, mi ne intencis plendi, sed male: Mi nur volis apelacii al pli alta instanco (t.e. la komunumo) por solvi malsamecon inter la opinioj de ni du en kazo kiam ĝi estas solvenda. Normale en la vivo mi klopodas akcepti viajn tekstojn eĉ kun lingvaĵo kiun mi mem persone ne subtenas, sed ĉi tie en la Vikipedio ĉiuj laboras super komuna teksto kaj tial necesas kompromisoj pri tio kiel ĝi aspektu. Komprenu, ke mi pro mia malsama opinio ne volis eki redaktomiliton, ĉar mi scias ke neniu el ni en ĝi cedus je sia vidpunkto (aŭ eble nur forgesis restarigi la tekston al sia versio, kio rezultigus stultan "venkon" de la aliulo) kaj ĉar mi pensas ke eble tiu afero bezonas pli ĝeneralan solvon larĝe tra la Vikipedio. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:40, 22. Dec 2010 (UTC)

Foto: Esperanto-placo en Santarcangelo redakti

Saluton,

jes, la foton Dosiero:Santarcangelo, Esperanto-Placo.jpg mi faris en 2007 (kaj laŭ mia memoro alŝutis). Mi ne scias, kiel eblas reakiri ĝian historion post re-alŝuto al la Komunejo.

Ĉion bonan, Reinhard F. (Aisano)

La administrantoj povas vidi la historion antaŭ forigo. Sed tio nun ne utilus, mi bezonis nur scii la aŭtoron por povi kompletigi la priskribon en la Komunejo (antaŭe estis tie skribite nur, ke vi la dosieron alŝutis, nenio pri ties aŭtoreco). Dankon, --Petrus Adamus 22:53, 8 Apr. 2011 (UTC)