i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Xing!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --pino (diskuto) 20:08, 4 Sep. 2015 (UTC)

Via uzantopaĝo redakti

Saluton, Oppashi. Mi ĵus korektis frazon sur via uzantopaĝo, ĉar tie dufoje mankis akuzativo. Mi esperas, ke tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 07:37, 5 Sep. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Saluton! Jes, dankon pro helpon.   Oppashi (diskuto) 08:31, 5 Sep. 2015 (UTC)

Peton por alinomo redakti

Saluton Oppashi. Mi ĵus vidis ke vi ŝovis kelkajn artikolojn sen diskuto. Choe Gyuha kaj Jang Sung-taek. Ĉu ili estas Esperantistoj? Ĉu via latinigo (kiel "Ĉŭe Gjuha" kaj "Ĉang Song-tek") estas bazita sur iu ajn fonto? Mi ne pensas ke la alinomo estas vere necesa. Se alinomo estas polemika, bonvolu vidi VP:ALI kaj uzi VP:AA. Kore,--Salatonbv (diskuto) 23:29, 20 sep. 2016 (UTC)Reply

@Salatonbv: Saluton Salaton(bv)  , mi alinomis ilin ĉar mi parolas korean lingvon. Ankaŭ, la prononco de Ĉongĵin (청진) ne estas Ĉongĵin, sed Ĉongĝin. Ĉŭe Gjuha kaj Ĉang Song-tek ne estas Esperantistoj, sed multa homoj en la eovikipedio estas per prononco. (Kim Jong Un estas Kim Ĝong-un ankaŭ). Pardonpetas pro miajn erarojn, mi estas komencanto. Dosiero:金-oracle.svg Oppashi   Rakontu 08:26, 21 sep. 2016 (UTC)Reply
Dankon pro via respondo. Estas maleble skribi perfekte alian lingvon per nur Esperanto alfabeto. Se vi estas koreaparolanto, vi devas scii ke "청" ne ĉiam estas "Ĉong". 청/총/정/종 ankaŭ povas esti "Ĉong". Ne estas limo kaj origina opinio sen fonto povas naski redakt-militon. "Ĉongĵino" estas konata esperantigo kun fontoj enhavantajn vortaron. "Kim Ĝong-un" ankaŭ havas almenaŭ retajn fontojn [1] [2] (Sed mi ankoraŭ ne konas se la retaj fontoj estus fidindaj). Ĉiukaze multaj nomoj de koreanoj ne havas Esperantan literumon Kategorio:Koreaj_politikistoj.--Salatonbv (diskuto) 08:50, 21 sep. 2016 (UTC)Reply
Mi komprenas. Sed.. La vera prononco de Ĉongĵino estas Ĉongĝin, kaj ne estas Ĉongĵin.. Mi volas kompreni la lokalajn regulojn kaj kunlabori   Dosiero:金-oracle.svg Oppashi   Rakontu 09:34, 21 sep. 2016 (UTC)Reply
Dankon pro via kompreno por rispekti VP:Kontroleblecon. Jes, "ĝ" eble estas pli proksima ol "ĵ". Sed oni ne povas perfekte transskribi "ㅈ" [tɕ~dʑ] ĉar Esperanto ne havas tian konsonanton ("ĝ" = [d͡ʒ]). Plue, se oni volus plenan esperantigon kun "-o" estonte, oni foje ne uzus "ng" kiel en "Honkongo" ne Hongkongo. Mi ĝoje atendas ke vi kontribuos al Vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 10:05, 21 sep. 2016 (UTC)Reply

Saluto redakti

Üdvözöllek, én is pesti vagyok, ha nagy szükséged van segítségre, írj. --Crosstor (diskuto) 10:38, 27 sep. 2016 (UTC)Reply

@Crosstor: Rendben, köszi! Igazából még csak tanulgatom az eszperantót, de - óvatoskodva ugyan - igyekszem hasznossá tenni magam. Dosiero:金-oracle.svg Oppashi   Rakontu 12:38, 27 sep. 2016 (UTC)Reply

Most indult egy pályázat 56-ról, a magyaron elolvasható fölül.--Crosstor (diskuto) 10:34, 20 okt. 2016 (UTC)Reply