Uzanto:Umbert'/Kreskigitaj artikoloj en 2012-12

En decembro 2012 la vikipedio en Esperanto sukcesis plialtigi sian poentaron pri havendaj artikoloj je 1,11 al 27,04 kaj per tio gajnis la duan premion) de tiu monato (malantaŭ la bulgara lingvo, kiu havis 1,50 poentojn kaj jam gajnis naŭ unuajn kaj dek duajn premiojn. Mi ne intencas ripeti la laboron, kiun mi faris en decembro 2012, sed por montri, ke aktivado de unuopulo ja povas ekifi diferencon, mi jene listigas la havendajn artikolojn, kiujn mi kreskigis en tiu monato:

Artikolo Grandeco
antaŭe poste
Abelo 11649 13724
Abu Nuŭas 10956 13987
Algazelo 7483 12735
Aluminio 4371 13700
Anton Ĉeĥov 11382 15126
Aŭstralio 31810 35722
Baraĵo Tri Gorĝoj 10499 13229
Bogoto 9926 14194
Centjara milito 11489 14080
Dante Alighieri 10855 14612
Egiptujo 34216 35971
Enzimo 8782 14282
Fonemo 9471 13100
Frukto 11855 13958
Greka lingvo 10371 13207
Hans Christian Andersen 12231 14037
Homaj rajtoj 5030 37614
Informo 4545 13011
Ingmar Bergman 8785 14180
Johannes Brahms 4970 14939
Le Corbusier 11825 13990
Los-Anĝeleso 13208 15317
Magneta kampo 10152 13217
Metro 10122 13536
Morto 9792 12988
Mumbajo 10180 14061
Naturo 13145 14280
Nigra truo 11592 13304
Nuklea energio 4723 14977
Ordinara hordeo 11823 13226
Planedo 12582 12934
Sarah Bernhardt 12013 13885
Simone de Beauvoir 11841 13076
Sklaveco 10255 14577
Universo 7099 13048
Victor Hugo 9944 13148

Ankaŭ la vikipedio en Esperanto jam gajnis unuan premion, pro aprilo 2010, kiam nia poentaro kreskis je 1,12. Rigardante la temojn de tiuj "havendaj artikoloj" mi ja dirus, ke ilia kreskigo ne estas nura konkursa sporto, sed kontribuas al la utileco de Vikipedio.

Poentoj rezultas per tio, ke artikolo kreskas trans 10 KB aŭ 30 KB, sed la mezurado (prave) ignoras komentojn kaj la intervikiaĵojn, kiuj ĉe ĉi tiuj popularaj artikoloj grandas je kelkaj mil signoj (depende de la longo de la titolo kaj la nombro de lingvoj). Tial praktike necesas transiri proksimume 13 KB resp. 33 KB.

La suma kresko estas ĉ. 164.000 bitokoj aŭ mezume ĉ. 4.500 bitokoj por ĉiu artikolo.

Mi rimarkis, ke oni facile trompiĝas de artikoloj, kiuj enhavas komentojn kun (ankoraŭ) ne tradukita teksto alilingva. Ekzemple la artikolo pri Egiptujo enhavis tian komenton kun pli ol 3.000 bitokoj kaj tiel ŝajnis multe pli granda, ol ĝi fakte estis.