Výškovice (Ostrava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Výškovice

Výškovice estas historia municipo situanta sur teritorio de Ostrava en Ĉeĥio. Nuntempe ĝi kreas lokan parton de urboparto Ostrava-Sudo kaj ĝi konsistas el du partoj - el la devena Staré Výškovice kaj el loĝdomaro Nové Výškovice, kiu estis konstruita en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Výškovice najbaras kun arbarparko Arbaro Bělský. Vivas ĉi tie 12 821 loĝantoj (2021).

Výškovice
municipa parto
Ostrava-Výškovice
Oficiala nomo: Výškovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Ostrava-Sudo
Tipo de parto Loka parto
Rivero Odro
Situo Výškovice
 - koordinatoj 49° 46′ 51″ N 18° 13′ 14″ O / 49.78083 °N, 18.22056 °O / 49.78083; 18.22056 (mapo)
Loĝantaro 12 821 945 (2021)
Unua skribmencio 1408
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Výškovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Výškovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Výškovice enkadre de Ĉeĥio
Výškovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Výškovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Výškovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Výškovice (Ostrava)
Portalo pri Ostrava

Nomo redakti

Výškovice akiris sian nomon per sufikso -ovice al persona nomo Vyšek. Tiu estas diminutivo de malnovĉeĥaj nomoj, kiel estas Vyšemír, Vyčeslav ks.

Historio redakti

La unua skribmencio devenas el la jaro 1408 (Wiskowicze). En la dokumento oni diras, ke Hanuš el Bělá akceptis episkopan feŭdon por Stará Bělá kaj Výškovice. Výškovice estis parto de la feŭdo de Stará Bělá ĝis la jaro 1558, kiam ĝi transiris sub Zábřeh. Ekde la jaro 1652 la feŭdo de Zábřeh transiris, kaj kun ĝi ankaŭ Výškovice, al posedaĵo de olomouca kapitulo, kiu aligis ĝin al Petřvald. Parto de la senjorujo de Petřvald Výškovice estis ĝis la jaro 1848.

La loĝantoj vivtenis sin plejparte per agrikulturo, esceptoj estis kelkaj vivtenistoj (ekz. forĝisto). Kvankam industriigo trafis la tutan teritorion de Ostrava, sur plejparte agrikultura karaktero de la municipo ĝi montriĝis neniel aparte. Výškovice tiel komune kun Antošovice, Martinov, Pustkovec kaj Proskovice estis ununuraj municipoj, kiujn fakte ne influis migra ondo el interŝanĝo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

Ekde sia fondo la municipo falis sub paroĥo en Stará Bělá. Escepto estis mallonga periodo en la jaroj 1624-1630, kiam pastra administracio plenumis paroĥon en Stará Ves nad Ondřejnicí. Ĝis la jaro 1873 la infanoj el Výškovice vizitadis lernejon en Stará Bělá. Post ĝi akiris la propran lernejon.

Výškovice estis aligita al Moravia Ostrava la 1-an de julio 1941. La memstarecon ĝi akiris la 16-an de majo 1954. La rea aligo al Ostrava okazis la 1-an de januaro 1966.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869368
1880437
1890454
1900550
1910592
1921567
JaroLoĝantoj
1930798
1950772
1961869
19701 052
198017 122
199118 295
JaroLoĝantoj
200115 960
201113 945
202112 821